E-novajhoj Unua-pagho >> E-novajhoj UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO Oratora Konkurso de UEA La Oratora Konkurso de UEA invitas partoprenantojn por la dua fojo ekde la 86-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo. Ghi okazos dum la 87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortalez…
E-novajhoj Unua-pagho >> E-novajhoj UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO Oratora Konkurso de UEA La Oratora Konkurso de UEA invitas partoprenantojn por la dua fojo ekde la 86-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo. Ghi okazos dum la 87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortaleza. Temoj Kial mi agadas por Esperanto? Egaleco de seksoj. Chu Esperanto en evolulandoj? Lingvaj Homaj Rajtoj. Partoprenantoj Rajtas partopreni gejunuloj ghis 28-jaraj, kiuj alighis al la kongreso. La partopreno en la konkurso estas senpaga, sed chiu kandidato devas, minimume unu tagon antau la konkurso, skribe sin anonci al la LKK: "Michelson" <[email protected]> au al la prezidanto de la jughkomisiono: Adonis Saliba, Rua Corinto, 543 ap. 81-B, CEP 05586-060 Sao Paulo (SP), Brasil, rete: <[email protected]>. Okazigo La konkurso okazos publike sub prezido de la prezidanto de la komisiono kaj en la cheesto de la du pliaj membroj de la jughkomisiono. La Oratora Konkurso okazos en la Internacia Lingvo. La kandidatoj devas paroli pri unu el la supraj temoj libere, sen anticipe skribita teksto, sed ili povas uzi memorigajn notojn. Chiu kandidato rajtas paroli dum proksimume 10 minutoj, sed la komisiono povas, depende de la nombro de kandidatoj, longigi au mallongigi tiun limtempon. La prezidanto de la komisiono anoncas, antau la komencigho de la konkurso, la decidon de la komisiono rilate la dauron de chiu parolado. La komisiono jughos la paroladojn el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj lau la ghenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. La konkurso okazos la kongresan jhaudon, de la 12-a ghis la 13-a horo. La nomo de la salono aperos en la kongresa libro. Premioj La premioj estas tre valoraj libroj. La gajnintoj ricevos ankau diplomojn kaj iliaj nomoj estos proklamitaj dum unu el la kongresaj kunsidoj kaj publikigitaj en la oficiala organo de UEA. (El "Esperanto") Afrika Oficejo de UEA bezonas esperantajhojn Chiutage afrikaj kluboj, asocioj kaj individuoj petas de ni kelkajn esperantajhojn, kiuj chiam mankas al la Afrika Oficejo. Temas precipe pri insignoj, glumarkoj, Esperantaj saketoj, chapeloj kaj afishoj. Tial ni petas vian helpon por havigi tiujn esperantajhojn al la oficejo. Bonvolu sendi chiajn esperantajhojn al la Afrika Oficejo lau la jena adreso: B.P. 13169, Lome, Togo. Tel.: (228) 27 21 17; retposhto: [email protected]. (Koffi Doumegnon) Nova ret-adreso de Kontakto Ne plu funkcias la adreso <[email protected]>. Bv. ekde nun sendi viajn mesaghojn al la nova adreso <[email protected]>. Se vi antau nelonge sendis mesaghon al <[email protected]> kaj ne ricevis mian respondon, bv. resendi ghin al la nova adreso. (Jhenja Zvereva, redaktoro de "Kontakto") 1. 2. 3. 4. 5. 6. 7. 8.