Medicino - Vikipedio Saltu al enhavo Ĉefa menuo Ĉefa menuo movigi al flanka panelo kaŝi Navigado Ĉefpaĝo Komunuma portalo Diskutejo Aktualaĵoj Lastaj ŝanĝoj Novaj paĝoj Hazarda paĝo Specialaj paĝoj Helpo Serĉi Serĉi Aspekto Donaci Krei konton Ensaluti Personaj iloj Donaci Krei konton Ensaluti Enhavo movigi al flanka panelo kaŝi Komenco 1 Praktiko de la medicino Baskuli Praktiko de la medicino subsekcio 1.1 Sanagentoj 1.2 Rilato kuracisto-paciento 1.3 Sansistemo kaj publika sano 1.4 Medicina etiko 2 Bazaj medicinaj sciencoj 3 Branĉoj de medicino Baskuli Branĉoj de medicino subsekcio 3.1 Kirurgio 3.2 Interna medicino 4 Aliaj fakoj 5 Historio de medicino Baskuli Historio de medicino subsekcio 5.1 Antikva medicino 5.2 Antikvgrekia medicino 5.3 Islama medicino 5.4 Mezepoka medicino 6 Institucioj Baskuli Institucioj subsekcio 6.1 Ekzemploj 7 Premioj pri medicino 8 Esperanto en medicino 9 Bildaro 10 Referencoj 11 Vidu ankaŭ 12 Bibliografio 13 Eksteraj ligiloj Baskuli Eksteraj ligiloj subsekcio 13.1 Fakaj vortaroj 13.2 Esperanto en medicino Ŝaltu la enhavtabelon Medicino 193 lingvoj Afrikaans Alemannisch አማርኛ Aragonés العربية ܐܪܡܝܐ الدارجة مصرى অসমীয়া Asturianu Авар Aymar aru Azərbaycanca تۆرکجه Башҡортса Žemaitėška Bikol Central Беларуская (тарашкевіца) Беларуская Български भोजपुरी Bislama Bamanankan বাংলা བོད་ཡིག বিষ্ণুপ্রিয়া মণিপুরী Brezhoneg Bosanski Буряад Català 閩東語 / Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄ Нохчийн Cebuano ᏣᎳᎩ کوردی Corsu Čeština Kaszëbsczi Чӑвашла Cymraeg Dansk Deutsch Zazaki Ελληνικά English Español Eesti Euskara Estremeñu فارسی Suomi Võro Føroyskt Français Arpetan Furlan Frysk Gaeilge Kriyòl gwiyannen Gàidhlig Galego Avañe'ẽ Bahasa Hulontalo Gaelg 客家語 / Hak-kâ-ngî עברית हिन्दी Fiji Hindi Hrvatski Kreyòl ayisyen Magyar Հայերեն Արեւմտահայերէն Interlingua Bahasa Indonesia Interlingue Ilokano ГӀалгӀай Ido Íslenska Medžuslovjansky Italiano ᐃᓄᒃᑎᑐᑦ / inuktitut 日本語 Patois Jawa ქართული Qaraqalpaqsha Taqbaylit Қазақша ಕನ್ನಡ 한국어 کٲشُر Kurdî Kernowek Кыргызча Latina Ladino Lëtzebuergesch Lingua Franca Nova Limburgs Ligure ລາວ Lietuvių Latviešu Олык марий Minangkabau Македонски മലയാളം Монгол ꯃꯤꯇꯩ ꯂꯣꯟ मराठी Bahasa Melayu Malti Mirandés မြန်မာဘာသာ Napulitano Nedersaksies Plattdüütsch नेपाली Nederlands Norsk nynorsk Norsk bokmål Novial Occitan Oromoo ଓଡ଼ିଆ Ирон ਪੰਜਾਬੀ Picard पालि Polski Piemontèis پنجابی پښتو Português Runa Simi Rumantsch Română Русский Русиньскый Ikinyarwanda संस्कृतम् Саха тыла ᱥᱟᱱᱛᱟᱲᱤ Sardu Sicilianu Scots سنڌي Srpskohrvatski / српскохрватски Taclḥit සිංහල Simple English Slovenčina Slovenščina ChiShona Soomaaliga Shqip Српски / srpski Seeltersk Sunda Svenska Kiswahili தமிழ் తెలుగు Тоҷикӣ ไทย ትግርኛ Tagalog Tolışi Toki pona Türkçe Xitsonga Татарча / tatarça ChiTumbuka Українська اردو Oʻzbekcha / ўзбекча Vèneto Vepsän kel’ Tiếng Việt Volapük Walon Winaray Wolof 吴语 მარგალური ייִדיש Vahcuengh 閩南語 / Bân-lâm-gí 粵語 中文 IsiZulu Redakti ligilojn Artikolo Diskuto Esperanto Legi Redakti Redakti fonton Vidi historion Iloj Iloj movigi al flanka panelo kaŝi Agoj Legi Redakti Redakti fonton Vidi historion Ĝenerale Ligiloj ĉi tien Rilataj ŝanĝoj Alŝuti dosieron Konstanta ligilo Informoj pri la paĝo Citi ĉi tiun artikolon Akiri mallongigitan URL Switch to legacy parser Presi/elporti Krei libron Elŝuti kiel PDF Presebla versio En aliaj projektoj Vikimedia Komunejo Vikinovaĵoj Vikicitaro Ero en Vikidatumoj Aspekto movigi al flanka panelo kaŝi El Vikipedio, la libera enciklopedio Medicino studfako laborkampo studfako universitata studfako sanscienco v • d • r Medicino, pentraĵo de Gustav Klimt el la jaro 1900. Boteloj de antikva medicino. Ekzameno de bebo fare de pediatro. Medicino aŭ kuracarto (dubindaj vortoj: sanscienco, sanoscienco, kuracscienco) estas la scienco kaj arto pri la sano de homoj kaj bestoj; ĝi aparte okupiĝas pri esplorado, diagnozo, traktado kaj preventado de malsanoj.[1][2] La vorto medicino estas derivita el la latina medicus, signife "kuracisto".[3][4] El la sama radiko devenas la vortoj medicinaĵo (kuracilo) kaj medicinisto (kuracisto).[5] Medicino enhavas varion de sanzorgaj praktikoj evoluintaj al elteno kaj restaŭrado de sano fare de preventado kaj traktado de malsano. Medicino estas tre vasta studfako, kiu inkluzivas plurajn subfakojn kaj branĉojn. Oni kutimas distingi: La bazaj medicinaj sciencoj estas tiuj, pri kiuj ĉiuj medicinistoj estas edukitaj; La branĉoj de medicino estas specifaj fakoj, pri kiuj eblas fakiĝi post la ĝeneralaj studoj pri medicino; La interdisciplinaj branĉoj estas tiuj fakoj, kiuj konsistas el miksiĝo de pluraj medicinaj branĉoj. Nuntempa medicino aplikas biomedicinon, genetikon kaj medicinan teknologion al diagnozo, traktado, kaj preventado de vundoj kaj malsanoj, tipe pere de kuraciloj aŭ kirurgio, sed ankaŭ pere de terapioj tiom diversaj kiel psikoterapio, ortopedio, proteziko, biofarmacio, kaj iona radiado, inter aliaj.[6] Medicino ekzistis dum miloj da jaroj, dum plej el kiuj ĝi estis arto (areo de lertecoj kaj konoj) ofte havante konektojn kun la religiaj kaj filozofiaj kredoj de loka kulturo. Ekzemplo, kuraculo aplikus herbojn kaj dirus preĝojn por kuracado, aŭ antikva filozofo kaj kuracisto aplikus sangeltiron laŭ la teorioj de humorismo. En pli ĵusaj jarcentoj, ekde la alveno de scienco, plej parto de medicino iĝis kombinaĵo de arto kaj scienco (kaj baza kaj aplikata, laŭ la terminego medicina scienco). Dum kudrotekniko por kudrado estas arto lernita pere de praktiko, la kono de kio okazas ĉe la ĉela kaj molekula niveloj en la histoj kudrataj pliboniĝas danke al la scienco. Prasciencaj formoj de medicino estas nuntempe konataj kiel tradicia medicino kaj popola medicino. Ili restas ofte uzata kun aŭ anstataŭ scienca medicino kaj estas tiele nomitaj kiel alternativa medicino. Ekzemple, pruvaro pri la efiko de akupunkturo estas "varia kaj nekonsistanta" por ajna kondiĉo,[7] sed estas ĝenerale sekura kiam farita de taŭga trejnita praktikisto.[8] Kontraste, traktado ekster la limoj de la sekureco kaj de la efikeco estas terminigita kiel ĉarlatanismo. Praktiko de la medicino [redakti | redakti fonton] Sanagentoj [redakti | redakti fonton] Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kuracisto. Kuracisto de la Usona Mararmeo faras medicinan ekzamenon de pediatrio. La medicino ne estas nur korpuso de teori-praktika sciaro, sed ankaŭ fako kiu havas fundamenton sur triopa bazo: La kuracisto, kiel aktiva agento en la sansistema procezo. La malsanulo, kiel pasiva agento, pro tio nomita "paciento". La nozologia ento, nome la malsano kiu estas la vehiklo kaj ligilo de la rilato kuracisto-paciento. La praktiko de la medicino, fare de la kuracisto, kombinas kaj la sciencon kaj la arton apliki la sciaron kaj la teknikon por plenumi sanservon en la kadro de la rilato kuracisto-paciento. En rilato al la paciento, en la sansistema kadro, oni establas analoge ankaŭ ligojn kun aliaj sanagentoj (flegistoj, farmaciistoj, fiziatroj, ktp.) kiuj intervenas en la procezo. Rilato kuracisto-paciento [redakti | redakti fonton] Sansistemo kaj publika sano [redakti | redakti fonton] Foto de granda malsanulejo en Singapuro. La praktiko de la medicino estas farata ene de la ekonomia, jura kaj oficiala kadroj de la sansistemo kiu estas parto de la ŝtataj sistemoj de publika sano (ŝtataj sanpolitikoj). La karakteroj laŭ kiuj funkcias la sansistemo ĝenerale kaj la medicina organo partikulare faras gravan efikon sur la kompreno kiel la sanservo, kaj la sanatento povas esti profitita fare de la ĝenerala loĝantaro. Unu de la plej gravaj variabloj por la funkciado de la sansistemo korespondas kun la financa kampo kaj la buĝeto kiun ŝtato investas en aferoj de sano. Alia variablo konsistas en la homaj resursoj disponeblaj laŭ la reguloj de la sansistemo. La alia flanko de la medicina atento estas farita de la privata sanservo. La salajroj kaj kostoj de la sanservo dependas de la entreprenisto, kaj tiel ĝi estas servo ĝenerale limigita al riĉaj sociaj klasoj. Ekzistas tamen kontraktoj de medicina sekureco kiu ebligas aliron al tiuj privataj sanservoj; ili estas esence de du tipoj: De klinika kadro: tiuj laŭ kiuj oni aliras al la sanservoj de privata ento (reto de kuracistoj kaj hospitaloj) pagante ĉiumonatan pagon kaj foje "kunpagon" por ĉiu traktado aŭ konsulto al kiu oni venas. De repago: tiuj laŭ kiuj oni aliras al ajna kuracisto aŭ privata hospitalo kontraŭ ĉiumonata pago kun limoj de repago, nome la asekuro redonas procenton de la spezoj derivitaj de la traktado. Medicina etiko [redakti | redakti fonton] Simbolo de la medicina etiko. La medicina etiko havas sian elirpunkton antaŭ nia erao, simboligita de la plej elstara kuracisto de la Antikveco, nome Hipokrato, kies doktrino havis grandan influon en la plenumo de la medicina profesio en la venontaj jarcentoj. La etiko zorgas pri la studo kaj la fundamento de la kompreno de tiu aro de principoj aŭ normoj kiuj konstituas la komunan moralon. La moralo estas la aro de principoj, kriterioj, normoj kaj valoroj kiuj regas la homan konduton. La medicina deontologio estas la aro de principoj kaj etikaj reguloj kiuj devas inspiri kaj gvidi la profesian konduton de la kuracisto.[9] La starigitaj devoj devigas ĉiujn kuracistojn en la plenumo de ties profesio, sendepende de la fako.[9] Bazaj medicinaj sciencoj [redakti | redakti fonton] Anatomio studas la strukturon kaj organizadon de vivantaj korpoj. Homa anatomio aparte enfokusigas la homan korpon. Biokemio studas la kemiajn kombinaĵojn kiuj estas en la korpo. Biomeĥaniko studas kiel la biologia sistemo estas strukturata kaj funkcias. Biostatistiko uzas statistikon en la biologia fako, speciale en esplorado. Biofiziko estas la uzado integrita de la modeloj de fiziko, matematiko, kemio kaj biologio por la kompreno de la biologiaj sistemoj. Bioetiko studas kaj promocias la normigon kaj studas la etikajn temojn de la medicino kaj la sansistemo. Citologio estas branĉo de la patologio kiu studas la ĉelojn mikroskope. Ĉelbiologio studas la konsiston kaj funkciadon de ĉeloj. Embrioscienco studas vivantajn estaĵojn dum ilia plej frua vivfazo (ĉe homoj kaj aliaj bestoj, temas pri la fazo antaŭ naskiĝo). Endokrinologio studas la hormonojn kaj ties efikon en la homa organismo. Epidemiscienco studas kaj komparas amasinfektajn malsanojn. Farmakologio studas la farmaciajn kuracilojn aŭ drogojn. Fiziologio esploras la rolon kaj funkciadon de unuopaj histoj, organoj aŭ aliaj korpopartoj. Histoscienco temas pri la studo de histoj. Iatrokemio aŭ kemiatrio estas branĉo de la kemio ligita al medicino kiu penas provizi kemiajn solvojn por la traktado de malsanoj kaj medicinaj disturboj. preparo de histologia studaĵo en laboratorio. Imunoscienco okupiĝas pri la imunsistemo. Kuracilscienco esploras la efikon de substancoj ĉe vivantaj estaĵoj, serĉante la plej utilajn por kuracado de malsanoj. Malsanoscienco okupiĝas pri malsanoj kaj aliaj misfunkciaĵoj de la korpo de vivantaj estaĵoj. Medicina fiziko konsistas el apliko de la principoj de fiziko al medicino. Medicina semiologio studas la signojn de la malsanoj. Mikroboscienco aparte okupiĝas pri mikroboj (protozooj, bakterioj, fungoj, virusoj) kaj ilia interago kun la pli evoluintaj vivantoj (ho…