Bonaero - Vikivojaĝo Saltu al enhavo Ĉefa menuo Ĉefa menuo movigi al flanka panelo kaŝi Navigado Ĉefpaĝo Diskutejo Lastaj ŝanĝoj Novaj paĝoj Hazarda paĝo Helpo Serĉi Serĉi Aspekto Donaci Krei konton Ensaluti Personaj iloj Donaci Krei konton Ensaluti Enhavo movigi al flanka panelo kaŝi Komenco 1 Kompreni Baskuli Kompreni subsekcio 1.1 Historio 1.1.1 La nomo 1.1.2 La urbo dufoje fondita 1.1.3 Ĉefurbo 1.2 Klimato 2 Aliri Baskuli Aliri subsekcio 2.1 Aliri avie 2.2 Aliri trajne 2.3 Aliri buse 2.4 Aliri ŝipe 2.5 Aliri aŭte 3 Moviĝi Baskuli Moviĝi subsekcio 3.1 Piede 3.2 Per publika transporto 3.3 Aŭte 4 Vidi 5 Fari 6 Lerni 7 Labori 8 Aĉeti Baskuli Aĉeti subsekcio 8.1 Vendejaroj 9 Manĝi 10 Trinki 11 Loĝi Baskuli Loĝi subsekcio 11.1 Esperanta loĝado 11.2 Kampadejoj 11.3 Hosteloj 11.4 Hoteloj 12 Sekureco 13 Esperanto Baskuli Esperanto subsekcio 13.1 Lokaj esperantistoj 14 Konsulejoj 15 Viziti plu 16 Rimarkoj Ŝaltu la enhavtabelon 20 lingvoj বাংলা Deutsch English Español فارسی Suomi Français עברית Italiano Nederlands Polski پښتو Português Română Русский Svenska Türkçe Українська Tiếng Việt 中文 Redakti ligilojn Paĝo Diskuto Esperanto Legi Redakti Vidi historion Iloj Iloj movigi al flanka panelo kaŝi Agoj Legi Redakti Vidi historion Ĝenerale Ligiloj ĉi tien Rilataj ŝanĝoj Alŝuti dosieron Konstanta ligilo Informoj pri la paĝo Citi ĉi tiun paĝon Akiri mallongigitan URL Switch to legacy parser Presi/elporti Krei libron Elŝuti kiel PDF Presebla versio En aliaj projektoj Vikimedia Komunejo Vikinovaĵoj Vikipedio Ero en Vikidatumoj Aspekto movigi al flanka panelo kaŝi El Vikivojaĝo Tero > Ameriko > Sudameriko > Argentino > Bonaero Bonaero Bonaero <small>''(Buenos Aires)''</small>"},"flago":{"wt":""},"bildo":{"wt":"File:Aguas-argentinas.JPG"},"bildotitolo":{"wt":"Palaco de la silveraj akvoj"},"lando":{"wt":"Argentino"},"regiono":{"wt":"[[Bonaero (provinco)|Bonaero]]"},"loĝantaro":{"wt":"3 064 000 (2017)"},"alto":{"wt":"25 m"}},"i":0}}]}'> Bonaero (Buenos Aires) Lando Argentino Regiono Bonaero Loĝantaro 3 064 000 (2017) Alto 25 m Bonaero[1] (hispane: Buenos Aires) estas la ĉefurbo de Argentino. Ĝi donas sian nomon ankaŭ al la ĉirkaŭa provinco. Puerto Madero En la komunumo de Bonaero loĝas ĉirkaŭ 3 milionoj da homoj; inkluzivante la ĉirkaŭajn antaŭurbojn, la kvanto da loĝantoj superas 13 milionojn. La urbo, fondita en 1580, kuŝas ĉe la dekstra bordo de la larĝa buŝo de la Plata-Rivero (Río de la Plata, t.e. "Rivero de la Silvero"), sur la randa zono de vasta ebenaĵo. Bonaero (Argentino) BOLIVIO BRAZILO ĈILIO FALKLANDOJ PARAGVAJO URUGVAJO Pacifiko Atlantiko DECBonaero Bonaero Kompreni [redakti] Historio [redakti] La nomo [redakti] La nomo de Bonaero devenas de la nomo Bon Aire (Bona Aero) donita de Katalunoj (je la tempo de la Reĝlando de Aragono) al monteto en suda Sardinio, apud Kaljaro, kie ili konstruis fortikaĵon en 1324. Oni rakontas ke en 1370 oni trovis keston forĵetitan en la maron kaj alportita de la ondoj sur la bordon apud la monteto; en tiu kesto esti ligna skulptaĵo de la Virgulino Maria kun la Bebo Jesuo, tenanta en la dekstra mano kandelon. La statuo de la Virgulino estis portita en la preĝejon sur la monteto kaj tie ŝi estis honorata sub la nomo de Virgulino de Bona Aero. Ĉar la skulptaĵo estis en ŝipo kiu riskis perei sed saviĝis, kaj la skulptaĵo mem estis portita de la ondoj ĝis la tero, multaj maristoj honoris la Virgulinon de Bona Aero kiel sian patroninon. Inter ili estis la hispana "konkistadoro" Pedro de Mendoza, kiu en 1536 fondis setlejon apud la buŝo de la Plata-Rivero kaj nomigis ĝin Real de Nuestra Señora Santa María del Buen Ayre (Reĝa Kampo de Nia Sinjorino Sankta Maria de Bona Aero). La urbo dufoje fondita [redakti] Fakte, la vilaĝo fondita de Pedro de Mendoza ne daŭris longe, detruita de la lokanoj. Sed la haveno estis en tre favora loko, kaj oni daŭre parolis pri la "Haveno de Sankta Maria de Bona Aero". En 1580 okazis la dua - la vera - fondo de urbo en la sama loko. La nova urbo, fondita de Juan de Garay, nomiĝis oficiale Ciudad de la Santísima Trinidad y Puerto de Nuestra Señora de los Buenos Aires (Urbo de la Santega Triunuo kaj Haveno de Nia Sinjorino de la Bonaj Aeroj). La oficiala nomo tamen ne sukcesis forviŝi la tradician nomon de la haveno, t.e la duan parton de la oficiala nomo. Nur la kialo de la nomo estis grandparte forgesita, kaj multaj kredis ke ĝi devenas de iu parolo de Ruy Díaz de Guzmán, kiu skribis pri la areo: «¡Qué buenos aires son los de este suelo!» (Kiom bonaj aeroj estas tiuj de tiu ĉi tereno!) Ĉefurbo [redakti] Bonaero restis tamen malgranda urbo ĝis kiam, en 1776, la reĝo Karlo la 3-a deklaris ĝin ĉefurbo de la Vicreĝlando de la Plata-Rivero, inkluzivanta la nunajn Argentinon, Urugvajon, Paragvajon kaj Bolivion. En majo 1810 Argentino deklaris sin sendependa - la deklaro estis akceptita de Hispanio en 1816. Tiun okazon memorigas la nomo de la centra Plaza de Mayo (Placo Majo), kiu antaŭe nomiĝis simple Plaza Mayor (Plej Granda Placo). Klimato [redakti] Aliri [redakti] Aliri avie [redakti] La Internacia Flughaveno Ministro Pistarini troviĝas apud la urbeto Ezeiza (40 km sudoriente de la urbo). Kodo: EZE. Pli malgrava flughaveno estas la Flughaveno Jorge Newbery, aŭ Aeroparque, ene de la urbo, uzata precipe por naciaj flugoj kaj malmultaj flugoj inter sudamerikaj landoj. Kodo: AEP. Aliri trajne [redakti] En Argentino estas pluraj fervojaj kompanioj. La plimulto - sed ne ĉiuj - atingas Bonaeron. Du fervojaj kompanioj havas fervojajn interligojn kun aliaj landoj (sed ne ĉiam por pasaĝeroj!): Ferrocarril General Urquiza kun Paragvajo, Brazilo kaj Urugvajo; Ferrocarril General Belgrano kun Ĉilio, Bolivio kaj Brazilo. Informoj pri la ĉefaj trajnoj inter Bonaero kaj la plej gravaj urboj en Argentino troveblas ekzemple ĉe Trenes Argentinos Operaciones (Ministerio de Transporte). Aliri buse [redakti] Multaj busaj kunligoj haveblas en Argentino, ankaŭ al eksterlanda celoj. Kelkaj retejoj kie oni povas serĉi kaj aĉeti: TicketOnLine busbud (en pluraj lingvoj) CheckMyBus (en pluraj lingvoj) Ekzemploj: Rosario-Bonaero: 4-6h Cordoba-Bonaero: 9-11h Santiago (Ĉilio)-Bonaero: 20-26h San-Paŭlo (Brazilo)-Bonaero: 37-41h La ĉefa (sed ne la ununura) busa stacidomo en Bonaero nomiĝas "Retiro". Aliri ŝipe [redakti] Pramoj veturas regule inter Bonaero kaj Urugvajo. Informoj interrete haveblas ĉe Buquebus kaj Colonia Express. La plej mallonga vojaĝo estas inter Bonaero kaj Colonia del Sacramento (1h 15m). Ĝis Montevideo necesas ĉ. 4h. Estas menciinde ke la ordinara voja surtera inter Bonaero kaj Colonia del Sacramento longas 500 km. Aliri aŭte [redakti] Kelkaj longoj kaj tempoj al Bonaero (proksimumaj, sen haltoj): de Montevideo (Urugvajo): 600 km, 7-8h (pli mallonge per pramo) de Asuncion (Paragvajo): 1250 km, 15-17 h de Santiago (Ĉilio): 1400 km, 17-19 h de Sankta Paŭlo (Brazilo): 2200 km, 28-30 h Moviĝi [redakti] Piede [redakti] Per publika transporto [redakti] Aŭte [redakti] Vidi [redakti] La Placo de Majo kun la Piramido kaj ĉe la fono la Rozkolora Domo Mapo de Bonaero - Fari [redakti] Lerni [redakti] Labori [redakti] Aĉeti [redakti] Vendejaroj [redakti] Manĝi [redakti] Komuna manĝado en la tuta Argentino estas asado (aŭ carne asada), viando rostita surbraĝe. Estas pluraj specoj de asado, kun malsamaj partoj de bovo aŭ malsamaj kuirmetodoj. Kelkaj pladoj devenas de la itala kuirarto, alportitaj antaŭ cent jaroj aŭ pli de migrantoj. Inter ili estas menciindaj la milanesas ("milanaj"), panumitaj kaj frititaj maldikaj viandotranĉaĵoj, kutime kun frititaj terpomoj; estas ankaŭ milanesas a caballo kun la aldono de ovo, kaj milanesas a la napolitana kun la aldono de mocarelo kaj tomatosaŭco. Trinki [redakti] Loĝi [redakti] Esperanta loĝado [redakti] Kampadejoj [redakti] Hosteloj [redakti] Hoteloj [redakti] Sekureco [redakti] Esperanto [redakti] Lokaj esperantistoj [redakti] Konsulejoj [redakti] Viziti plu [redakti] Rimarkoj [redakti] Rilataj informoj ĉe Vikipedio troviĝas en kategorio : Bonaero Rilataj informoj ĉe Vikinovaĵoj troviĝas en kategorio : Bonaero ↑ La nomo estas laŭ la Rekomendo de la Akademio de Esperanto pri la uzo de propraj nomoj. Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin. Elŝutita el "https://eo.wikivoyage.org/w/index.php?title=Bonaero&oldid=66145" Kategorioj: Skizaj artikoloj Skizaj artikoloj pri Argentino Argentino Ĉiuj cellokaj artikoloj Paĝoj kun mapoj Page was rendered with Parsoid. La teksto disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Neadaptita; eble aldonaj kondiĉoj aplikeblas. Vidu la uzkondiĉojn por detaloj. Regularo pri respekto de la privateco Pri Vikivojaĝo Malgarantioj Juraj & sekurecaj kontaktoj Code of Conduct Programistoj Statistikoj Deklaro pri kuketoj Poŝtelefona vido Serĉi Serĉi Ŝaltu la enhavtabelon 20 lingvoj Aldoni temon