Qortora · Search · Indexed page

esperantoestas.blogspot.comFetched 2026-08-17T19:39:34Z

Esperanto estas...

Filmo kiu prezentas la internacian lingvon Esperanto en moderna kaj vigla maniero. La filmo, dividitaj je 6 partoj, estas rezulto de 3-jara projekto (2005-2008) kaj kreiĝis en internacia kunlaboro de pluraj filmemuloj, sed ĉefe de la filmkreanto Rogener Pavinski el Brazilo kadre de la organizo E@I – www.ikso.net.

Open original source · Full cached text

Esperanto estas... skip to main | skip to sidebar Esperanto estas... Filmo kiu prezentas la internacian lingvon Esperanto en moderna kaj vigla maniero. La filmo, dividitaj je 6 partoj, estas rezulto de 3-jara projekto (2005-2008) kaj kreiĝis en internacia kunlaboro de pluraj filmemuloj, sed ĉefe de la filmkreanto Rogener Pavinski el Brazilo kadre de la organizo E@I www.ikso.net. . Parto 01 - Esperanto estas lingvo taŭga por ĉio. Esperanto estas lingvo taŭga por Internacia komunikado, vojaĝoj, interreto, interkultura lernado, trovi novajn amikojn, internaciaj kongresoj, senpaga gastado en fremdaj landoj kaj multo pli. Parto 02 - Esperanto estas lingvo kun multaj trajtoj. Esperanto estas lingvo. Ĝi estas neŭtrala ĉar ĝi ne apartenas al iu aparta popolo aŭ lando. Ĝi estas internacia kaj ĉefe utila por komunikado inter homoj el pluraj landoj. Ĝi estas egaleca kaj pli facile lernebla ol naciaj lingvoj. Ĝi evoluas kaj vivas simile kiel aliaj lingvoj kaj per ĝi eblas esprimi ĉiujn apektojn de homa pensado kaj sentado. Ĝi estas relative juna, iniciata de Ludoviko Lazaro Zamenhof en 1887. Unika, riĉa kaj vivanta lingvo, ĝi estas tre ŝatata de multaj homoj tra la mondo. Esperanto estas ankoraŭ ne tre konata, jen la kialo de tiu ĉi filmo. Parto 03 - Esperanto estas lingvo uzata plurmaniere. Se oni simpligas iom eblas dividi la Esperanto-parolantojn en diversaj kategorioj: * "la idealistoj" kredas je Esperanto kiel helpilo por estonta mondpaco * "la vivĝuantoj" ĝuas la internaciajn festojn kaj aranĝojn * "la lingvemuloj" tuj kiam eblas parolas pri diversaj lingvaĵoj * "la aktivuloj" ŝatas organizi seminariojn, trejnadon, paĝarojn ktp * "la familiuloj" uzas Esperanton en siaj internaciaj familioj Kompreneble multaj apartenas al pluraj el tiuj kategorioj. Kiu kategorio plej allogas vin? Parto 04 - Esperanto estas lingvo lernebla kaj lerninda por ĉiuj. En tiu ĉi parto Esperanto-parolantoj el diversaj landoj respondas al la demandoj: - Kial vi lernis Esperanton? - Ĉu estis facile por vi lerni Esperanton? - Ĉu Esperanto estas utila por vi? Krome vi vidos prezenton de la lingvo kaj ankaŭ povos lerni kelkajn frazojn en Esperanto. Parto 05 - Esperanto estas lingvo kun bunta movado. E@I, TEJO, ILEI, EEU, UEA, AdE jen kelkaj el la mallongigoj kiuj konsistigas la internacian Esperanto-movadon. Eksciu pli pri ili ĉi-parte. Parto 06 - Esperanto estas lingvo de la estonteco. Nur "frenezuloj" kredis ke la tero ĉirkaŭiras la sunon aŭ ke iam homoj povos flugi per aviadiloj. Nur "frenezuloj" kredas ke iam ĉiuj popoloj vivos en paco kaj havos komunan internacian lingvon krom siajn naciajn, regionajn kaj lokajn lingvojn. Sed kiom "freneza" estas tiuj ideoj? Kiom "freneza" estas vi? Ni estas tre "frenezaj" kaj fieras pri tio. Página inicial Assinar: Postagens (Atom) En aliaj lingvoj El esperanto es... (es) Esperanto is... (en) Esperanto je... (cs) Esperanto je... (sk) Esperanto é... (pt) Aĉetu la DVD-n DVD "Esperanto estas" EUR 4.18. Sen Impostaj EUR 5.00. Kun AVI Lando/Jaro: Brazilo/Slovakio - 2008 Daŭro: 60 Minutoj Sontrakoj: de/eo/en/fr/it/pt Subtekstoj: ca/da/de/eo/en/el/es/fr/fi/hu/it/nl/pt/sv Ekrano: 4:3 Sistemo: NTSC Ekstraĵoj: Fotoj, intervjuoj kaj koncerteroj. Nacilingva retpaĝo La nacilingvaj paĝoj estas zorgataj de volontuloj, kiuj respondecas nur pri tradukado kaj aktualigado. Se vi volas deziras havi similan paĝon en via nacia lingvo kaj pretas respondeci pri ĝi kontaktu min ĉe: rogener(a)ikso.net DVD "Esperanto estas..." lanĉita en Roterdamo. Oficiale lanĉiĝis la DVD de la filmo "Esperanto estas..." la 29-an de Novembro dum la malferma tago de la centra oficejo de UEA en Roterdamo, Nederlando. La gazetara komuniko de UEA (n-ro 309) tiel priskribas la okazaĵon: "Aparte atendita estis la lanĉo de "Esperanto estas...", DVD, kiu en moderna, alloga maniero prezentas Esperanton por la ekstera mondo. La nova filmo naskiĝis el multnacia kunlaboro kadre de Esperanto ĉe Interreto." La filmo, danke al granda kunlaboro de voluntulaj tradukantoj, reviziantoj kaj voĉlegantoj, havas 29 subtekstajn lingvojn (eĉ en la hebrea, la persa kaj ocitana) kaj 10 voĉajn idiomojn. Pro tiom granda nombro da lingvoj, necesis dividi la filmon je 2 DVD-diskoj, ĉar unu sola disko ne sufiĉus por ĉiuj lingvoj. Ne nur la filmoj estis tradukitaj nacilingven - ankaŭ la menuoj de la DVD legeblas en tiuj 29 idiomoj. Tio estas speciale utila ĉar ne postulas de la spektanto ajnan konon pri Esperanto. Krom la filmo mem, apartigitaj je 6 partoj, la DVD ankaŭ havas kelkaj kromajn intervjuojn, koncerteroj de Esperanto-artistoj, fotoj kaj bildoj uzitaj en la filmo. La unua eldonkvanto estis 2.000 ekzempleroj de ĉiuj versioj, do sume 4.000 diskoj, el kiuj ĉirkaŭ 3.000 jam estas antaŭmenditaj de asocioj kaj privatuloj en kelkaj landoj. Eblas ankoraŭ mendi pogrande ĉe: [email protected]. Por malgrandaj kvantoj, baldaŭ la DVD estos disponeblaj en diversaj libroservoj. (03/12/2008) Esperanto estas... en Youtube Nun ĉiuj partoj de la filmo estas en YouTube (http://br.youtube.com/user/Esperantoestas), La filmoj tie povas esti spektataj je pli alta kvalito ol kutime dependas de la rapideco de la retkonekto. Ankaŭ bela novaĵo estas ke la filmoj en youtube nun ebligas spektigon kun subtekstojn. Ebleco, kiun ni plene eluzis por la filmo. La 4a parto devis estis dividita je du partoj (A kaj B) pro tio ke youtube ne permesas filmon kun pli ol 10 minutoj. En tiu ĉi blogo la filmoj aperas plenkvalite, do iom pli da tempo por ŝarĝiĝi ili postulas. (10/10/2008) Raporto pri la projekto Raporto en Libera Folio Akompanas nin Partneroj Ĉefaj Kunlaborantoj Rogener Pavinski - Muntado, filmado kaj teksto Hokan Lundberg - Ideo, teksto kaj kunordigado Petro Baláž - Enhav-konsiloj kaj filmado Arono Chaoman & Karlina Daley - Voĉoj "Esperanto estas" en amas-komunikiloj tra la mondo Ĉi tie vi povas vidi, ke eĉ ankoraŭ ne oficiale lanĉita, la filmo jam estas uzita en amas-komunikiloj tra la mondo: * Raporto pri UK 2008 en Roterdamo * Intervjuo de Ranieri Clerici, vic-prezidanto de FEI en Itala Televido. * 2-minuta filmeto pri Nobel-premio por Esperanto en Svisa televido. Artikolo en Brita ret-magazino pri Nobel Premio por Esperanto. * Hungara televida elsendo pri Esperanto (2006) *Nederlanda novaĵagentejo pri Esperanto en Eŭropaj balotoj (cc) Kelkaj rajtoj reservitaj Esperanto estas estas licencita sub Creative Commons Atribuo-Nekomerca-Neniuj derivaĵoj 3.0 Unported License. Enskribiĝu Postagens Atom Postagens Comentários Atom Comentários