Qortora · Search · Indexed page

eo.wikipedia.orgFetched 2026-08-17T15:30:09Z

Fungoj - Vikipedio

Fungoj - Vikipedio Saltu al enhavo Ĉefa menuo Ĉefa menuo movigi al flanka panelo kaŝi Navigado Ĉefpaĝo Komunuma portalo Diskutejo Aktualaĵoj Lastaj ŝanĝoj Novaj paĝoj Hazarda paĝo Specialaj paĝoj Helpo Serĉi Serĉi Aspekto Donaci Krei konton Ensaluti Personaj iloj Don…

Open original source · Full cached text

Fungoj - Vikipedio Saltu al enhavo Ĉefa menuo Ĉefa menuo movigi al flanka panelo kaŝi Navigado Ĉefpaĝo Komunuma portalo Diskutejo Aktualaĵoj Lastaj ŝanĝoj Novaj paĝoj Hazarda paĝo Specialaj paĝoj Helpo Serĉi Serĉi Aspekto Donaci Krei konton Ensaluti Personaj iloj Donaci Krei konton Ensaluti Enhavo movigi al flanka panelo kaŝi Komenco 1 Etimologio 2 Precipaj karakteroj kaj evoluo 3 Diverseco 4 Graveco 5 Reproduktado Baskuli Reproduktado subsekcio 5.1 Ne-seksa reproduktado 5.2 Seksa reproduktado de la fungoj 6 Ekologio Baskuli Ekologio subsekcio 6.1 Saprofitismo 6.2 Parazitismo 6.3 Simbiozo 7 Sistematiko[43] Baskuli Sistematiko[43] subsekcio 7.1 Aliaj taksonoj 8 Uzo Baskuli Uzo subsekcio 8.1 Precipaj kultivataj specioj por kuirarto 8.2 Precipaj specioj uzataj por prepari nutraĵojn 9 Referencoj 10 Bibliografio Baskuli Bibliografio subsekcio 10.1 En Esperanto 10.2 Alilingve (citita) 11 Vidu ankaŭ 12 Eksteraj ligiloj Ŝaltu la enhavtabelon Fungoj 190 lingvoj Afrikaans Alemannisch አማርኛ Aragonés अंगिका العربية الدارجة مصرى অসমীয়া Asturianu Atikamekw Azərbaycanca تۆرکجه Башҡортса Basa Bali Boarisch Žemaitėška Bikol Central Беларуская (тарашкевіца) Беларуская Български বাংলা Brezhoneg Bosanski Буряад Català 閩東語 / Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄ Cebuano ᏣᎳᎩ کوردی Corsu Qırımtatarca Čeština Kaszëbsczi Чӑвашла Cymraeg Dansk Dagbanli Deutsch Dolnoserbski Ελληνικά Emiliàn e rumagnòl English Español Eesti Euskara Estremeñu فارسی Suomi Võro Føroyskt Français Nordfriisk Frysk Gaeilge Kriyòl gwiyannen Gàidhlig Galego گیلکی Avañe'ẽ Gaelg 客家語 / Hak-kâ-ngî עברית हिन्दी Fiji Hindi Hrvatski Hornjoserbsce Kreyòl ayisyen Magyar Հայերեն Արեւմտահայերէն Interlingua Bahasa Indonesia Interlingue Ilokano ГӀалгӀай Íslenska Italiano 日本語 Patois Jawa ქართული Gĩkũyũ Қазақша ಕನ್ನಡ Yerwa Kanuri 한국어 Kurdî Kernowek Кыргызча Latina Lëtzebuergesch Лезги Lingua Franca Nova Limburgs Ligure Ladin Lombard Lingála Lietuvių Latviešu Мокшень Malagasy Македонски മലയാളം Монгол मराठी Bahasa Melayu မြန်မာဘာသာ Эрзянь مازِرونی Nāhuatl Napulitano Plattdüütsch नेपाली नेपाल भाषा Li Niha Nederlands Norsk nynorsk Norsk bokmål Diné bizaad Occitan Livvinkarjala Oromoo Ирон ਪੰਜਾਬੀ Kapampangan Polski Piemontèis پنجابی پښتو Português Runa Simi Română Русский Русиньскый संस्कृतम् Саха тыла Sardu Sicilianu Scots سنڌي Davvisámegiella Srpskohrvatski / српскохрватски Taclḥit සිංහල Simple English Slovenčina Slovenščina Anarâškielâ Soomaaliga Shqip Српски / srpski Seeltersk Sunda Svenska Kiswahili Ślůnski தமிழ் ತುಳು తెలుగు Тоҷикӣ ไทย Tagalog Lea faka-Tonga Toki pona Türkçe Татарча / tatarça Удмурт ئۇيغۇرچە / Uyghurche Українська اردو Oʻzbekcha / ўзбекча Vèneto Tiếng Việt Volapük Walon Winaray 吴语 Хальмг IsiXhosa მარგალური ייִדיש Yorùbá Vahcuengh 文言 閩南語 / Bân-lâm-gí 粵語 中文 IsiZulu Redakti ligilojn Artikolo Diskuto Esperanto Legi Redakti Redakti fonton Vidi historion Iloj Iloj movigi al flanka panelo kaŝi Agoj Legi Redakti Redakti fonton Vidi historion Ĝenerale Ligiloj ĉi tien Rilataj ŝanĝoj Alŝuti dosieron Konstanta ligilo Informoj pri la paĝo Citi ĉi tiun artikolon Akiri mallongigitan URL Switch to legacy parser Presi/elporti Krei libron Elŝuti kiel PDF Presebla versio En aliaj projektoj Vikimedia Komunejo Vikispecioj Vikicitaro Ero en Vikidatumoj Aspekto movigi al flanka panelo kaŝi El Vikipedio, la libera enciklopedio \n[[Chytridiomycota|Kitridiomikotoj]] ''[[Chytridiomycota]]''
\n[[Blastokladomikotoj]] ''Blastocladiomycota''
\n''[[Neocallimastigomycota]]''
\n[[Mukoromikotenoj]]
\n''[[Glomeromycota]]''
\n[[Askofungoj]] ''Ascomycota''
\n[[Bazidiomicetoj]] ''Basidiomycota''
"},"vikispecio":{"wt":""},"komunejo":{"wt":""}},"i":0}}]}'> Kiel legi la taksonomion Fungoj Troveblo de fosilioj: meza ordovicio - ĉi-epoke Biologia klasado Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota Subdomanio: Opisthokonta Regno: Fungoj Fungi L., 1753 Divizioj Microsporidia Kitridiomikotoj Chytridiomycota Blastokladomikotoj Blastocladiomycota Neocallimastigomycota Mukoromikotenoj Glomeromycota Askofungoj Ascomycota Bazidiomicetoj Basidiomycota Aliaj Vikimediaj projektoj Sistematiko en Vikispecioj Komunejo pri Fungoj v • d • r Morchella conica Fungoj[1], arkaike ĝis 2020 ankaŭ micetoj[2] (latine fungi, singulare fungus, origine de la greka vorto σφόγγος sfóngos, do spongo; greke μύκητες, mýkētes, singulare μύκης, mýkēs)[3] estas kreskaĵoj, kiuj havas veran ĉelkernon, sed male al plantoj ne havas klorofilon kaj nutras sin heterotrofe (el aliaj organikaj materialoj), kaj reproduktas sin per sporoj. Ili havas – simile al la bestoj – ĥitinon kiel strukturantan molekulon kaj glikogenon kiel nutrorezervon. Kvankam ili tradicie estas studataj de la plantistoj, oni nun scias ke ili estas pli proksimaj al bestoj ol al plantoj. Oni malkovris ankaŭ, ke mukofungoj kaj oomikotoj similas al fungoj sed ne apartenas al la regno fungoj. La fungoj vivas per malkonstruo de vivaj kaj nevivaj plantoj, bestoj aŭ fungoj. Ili povas kunlabori kun plantoj (mikorizo) aŭ paraziti ilin. Plimulto de la fungoj havas ne-sinmovajn korpojn (taloj), kunmetitajn el kresk-kapablaj filamentoj (hifoj). Ne estas centriolo sed ŝpinila polusa korpo. Esceptoj pri ĉi priskribo de fungoj inkluzivas la jenajn: plejparto de la specioj de Kitridiomikotoj havas ĉelojn kun sola, mola, post-flanke insertita flagelo je iu stadio en la viv-ciklo, kaj la centrioloj asociiĝas kun la nuklea dividiĝo. La viv-cikloj de plejparto de la Kitridiomicetoj estas malamplekse studitaj, sed kelkaj (Blastocladiales) konatiĝas pro zigota meiozo (do, alternado inter haplojda kaj diplojda generacioj). Al specifaj membroj de Mukoromikotenoj, Askofungoj kaj Bazidiofungoj povas manki hifa kresko dum parto aŭ entuto de ties viv-ciklo, kaj anstataŭe, produktante ĝermemajn "gistofungo"-ĉelojn. La plejparto de fungaj specioj kies membroj prezentas gistofungo-similan kreskon enhavas nur malgrandajn kvantojn da ĥitino en la gistofungo-ĉel-muroj. Kelkaj specioj de Askomicetoj (Ophiostomataceae) havas celulozon en siaj muroj, kaj al kelkaj membroj de Kitridiomiketoj (Coelomomycetales) mankas muroj. Etimologio [redakti | redakti fonton] La vorto fungo estis rekte adoptita el la latina fungus (fakte kun la signifo fungo), uzita en la verkoj de Horacio kaj Plinio.[4] Tio siavice deriviĝis el la greka vorto sfongos (σφόγγος 'spongo'), kiu referencas al la makroskopaj strukturoj kaj morfologio de fungoj kaj ŝimoj;[5] tiu radiko estas uzata ankaŭ en aliaj lingvoj, kiel ĉe la germana Schwamm ('spongo') kaj Schimmel ('ŝimo').[6] La vorto mikologio deriviĝis el la greka mikes (μύκης 'fungo') kaj logos (λόγος 'diskurso').[7] Ĝi referencas la sciencan studadon de fungoj. La latinlingva adjektiva formo de "mikologio" (nome mycologicæ) aperis tiom frue kiom je 1796 en libro pri la fako fare de Christiaan Hendrik Persoon.[8] La vorto aperis en angla tiom frue kiom je 1824 en libro de Robert Kaye Greville.[9] En 1836 ankaŭ la publikaĵo de la angla naturalisto Miles Joseph Berkeley nome The English Flora of Sir James Edward Smith, Vol. 5. referencas mikologion kiel la studo de fungoj.[5][10] Grupo de ĉiuj fungoj ĉeestaj en aparta regiono estas konata kiel mikobioto.[11] La termino mikoto estas ofte uzata tiucele, sed multaj aŭtoroj uzas ĝin kiel sinonimo de Fungoj. La termino funga (fungaro) estis proponita kiel malpli ambigua termino morfologie simila al faŭno kaj flaŭro.[12] La Komisiono por Specisurvivado de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUCN) en aŭgusto 2021 petis, ke la frazo faŭno kaj flaŭro estu anstataŭata per faŭno, flaŭro, kaj fungaro.[13] Precipaj karakteroj kaj evoluo [redakti | redakti fonton] Omphalotus nidiformis, biolumineska fungo. Ili estas heterotrofaj; male al plantoj, ili ne havas klorofilon. Ili havas talon; male al plantoj estas nenia distingo inter membroj kiel tigo, folioj kaj radikoj. Ili produktas ĥitinon kaj iliaj hifoj havas ĥitinan ĉelmuron. La karakterizaj mur-konsistaĵoj estas ĥitino (beta-1,4-interligaj homopolimeroj de N-acetilglukozamino je la mikrokristal-stato) kaj glukanoj ĉefe alfa-glukanoj (alfa-1,3- kaj alfa-1,6- interligoj). Ili estas ensorbotrofaj (ne fagotrofaj). Por nutriĝi, ili produktas enzimojn, kiujn ili sekrecias eksteren de la ĉelo. Tiel ili povas aliigi polimerojn al monomeroj, kiujn ili ensorbas danke al transportantoj. Krestoj de iliaj mitokondrioj estas plataj. Fakte en la klado oni vidas, ke malnovaj formoj vivis en akvo, estis unucelaj kaj moviĝis per flagelo. La kapablo formi hifojn estis grava eco, kiu permesis al fungoj sed ankaŭ oomikotoj trovi manĝaĵon en tera medio. Havi ĉelmuron, trudis perdi fagocitadon kaj aperigi gravajn enzimojn por malkonstrui kompleksajn molekulojn. Adaptado al la vivo en tera kondiĉo kondukis al perdo de flagelo. Komunaj trajtoj: Kun aliaj eŭkariotoj: Fungaj ĉeloj enhavas membran-ligitajn kernojn kun kromosomoj kiuj enhavas DNA kun nekodigantaj regionoj nomitaj intronoj kaj kodigantaj regionoj nomitaj ekzonoj. Fungoj havas membran-ligitajn citoplasmajn organetojn kiel mitokondrioj, sterol-enhavantaj membranoj, kaj ribosomoj de tipo 80S.[14] Ili havas karakteran gamon de solveblaj karbohidratoj kaj stokkomponantoj, kiel glicitoloj (ekz., manitolo), disaĥaridoj, (ekz., trehalozo), kaj polisaĥaridoj (ekz., glikogeno, kiu troviĝas ankaŭ en animaloj[15]). Kun animaloj: Al fungoj mankas kloroplastoj kaj estas heterotrofaj organismoj kaj tiel ili postulas antaŭformitajn organikajn kombinaĵojn kiel energifontoj.[16] Kun plantoj: Fungoj havas ĉelmuron[17] kaj vakuolojn.[18] Ili reproduktiĝas pere de kaj seksaj kaj neseksaj rimedoj, kaj kiel bazaj plantogrupoj (kiel filikoj kaj muskoj) produktas sporojn. Simile al muskoj kaj algoj, fungoj tipe havas haploidajn kernojn.[19] Kun eŭglenoidoj kaj bakterioj: Plej altaj fungoj, eŭglenoidoj, kaj kelkaj bakterioj produktas la aminoacidon L-lizinon en specifaj paŝoj de biosintezo, nomite la α-aminoadipate vojo.[20][21] Panellus stipticus, unu de ĉirkaŭ 112 konataj specioj de biolumineskaj fungoj. La ĉeloj de plimultaj fungoj kreskas kiel tuboformaj, longecaj, kaj fadenformaj (filamentaj) strukturoj nomitaj hifoj, kiuj povas enhavi multajn kernojn kaj etendiĝis kreskante je siaj pintoj. Ĉiu pinto enhavas serion de agregataj veziketoj — ĉelaj strukturoj konsistantaj je proteinoj, lipidoj, kaj aliaj organikaj molekuloj — nomitaj Spitzenkörper.[22] Kaj fungoj kaj oomicetoj kreskas kiel filamentaj hifoĉeloj.[23] Kontraste, similaspektaj organismoj, kiel filamentaj verdaj algoj, kreskas pere de ripetita ĉeldividado ene de ĉelĉenoj.[15] Estas ankaŭ sol-ĉelaj fungoj (gistoj) kiuj ne formas hifojn, kaj kelkaj fungoj havas kaj hifajn kaj gistajn formojn.[24] Komune kun kelkaj plantaj kaj animalaj specioj, pli ol cent fungospecioj montras biologian lumineskon.[25] Unikaj trajtoj: Kelkaj specioj kreskas kiel unuĉelaj gistoj kiuj reproduktiĝas pere de burĝonado aŭ disdisiĝo. Duformaj fungoj povas ŝanĝiĝi inter gista fazo kaj hifa fazo reage al mediaj kondiĉoj.[24] La funga ĉelmuro estas farita de ĥitin-glukana komplekso; dum glukanoj troviĝas ankaŭ en plantoj kaj ĥitino en la ekzoskeleto de artropodoj,[26] fungoj estas la nuraj organismoj kiuj kombinas tiujn du strukturajn molekul…