Qortora · Search · Indexed page

www.ilei.infoFetched 2026-08-17T09:50:28Z

ILEI

ILEI Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. ...ni instruas Esperante! Ĉefpaĝo Instancoj Agado Dokumentoj Revuoj Adresoj Kontaktu ILEI! Bonvenon Aliĝilo por la 59-a Kongreso. Listo de aliĝintoj. La programo de la 59-a ILEI-Kongreso (nova versio 28.05.2026) La Simpozio d…

Open original source · Full cached text

ILEI Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. ...ni instruas Esperante! Ĉefpaĝo Instancoj Agado Dokumentoj Revuoj Adresoj Kontaktu ILEI! Bonvenon Aliĝilo por la 59-a Kongreso. Listo de aliĝintoj. La programo de la 59-a ILEI-Kongreso (nova versio 28.05.2026) La Simpozio de ILEI en 2026 (nova versio 28.05.2026) La Kongreso de ILEI 2026: Hoteloj kaj Ekskursoj (nova versio 30.05.2026) Regularo por la ekzameno ILEI-UEA ĉe Zaozhuang-a Universitato, Ĉinio (la 12-an de Julio 2026) Tagordo de la komitatkunsido de ILEI (2026.07.04) Kongresa Libro 2026 (04.07.2026) En 2026 la Kongreso de ILEI okazos ĉe Zaozhuang-a Universitato, en urbo Zaozhuang de Shandong-Provinco de Ĉinio, de la 10-a ĝis la 16-a de julio. La evento okazos kunlabore kun la Universitato mem, kiu estas sidejo de la plej granda Esperanto-Muzeo de Azio kaj de la sola Esperanto-fako nuntempe aktiva oficiale agnoskata de la Ĉina Registaro. La temo de la Kongreso estas "Eduki profesiajn esperantistojn kaj protekti Esperanto-kulturon",  dum la Simpozio esploros pli science la temon "Plialtigi lingvan konscion", tre gravan en tempoj de A.I. La unuaj tagoj de la Kongreso havos buntan preleg-programon, inkluzive de tri seminarioj pri la kongresa temo kaj de du-taga Simpozio kun la partopreno de doktoroj kaj profesoroj el diversaj landoj. La lastaj tri tagoj de la Kongreso estos tute dediĉitaj al la esplorado de la kultur-riĉa provinco Shandong, hejmloko de famaj filozofoj kiel Konfuceo kaj Mozi. Bonvolu rapide aliĝi per la formularo: https://forms.gle/LVbz3WHLfAnrZbFA6 Kio estas ILEI? Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas la ĉefa agadejo por Esperante parolantaj instruistoj kaj edukistoj de Esperanto. Krom esti memstara asocio, ILEI estas aliĝinta faka asocio de Universala Esperanto-Asocio kaj ĝi havas 37 landajn sekciojn kaj membrojn en pli ol 70. Vidu kelkajn hejmpaĝojn: Argentino, Aŭstralio, Brazilo, Finnlando, Francio, Germanio, Hungario, Usono kaj Kanado. Kiuj estu membroj en ILEI? Studentoj kaj instruistoj membriĝu en ILEI! Ankaŭ se vi volas subteni la instruadon de Esperanto kaj interkulturan edukadon, tiukaze vi estu membro de ILEI! Jen la aliĝ-formularo por iĝi membro de ILEI. Jen detalaj informoj pri kiel membriĝi. (Atentu, post mallonga teknika paŭzo, denove eblas pagi ankaŭ tra la banka konto de ILEI. La kontonumeron vi povas trovi en la formularoj de ILEI-membriĝo, en la abonilo de Juna Amiko kaj en la paĝo https://www.ilei.info/membrigxo.php.) Kion ILEI-membriĝo ofertas al vi? Ilustrita revuo, Internacia Pedagogia Revuo (IPR), aperanta kvarfoje jare, prezentante nivelajn fakajn artikolojn kaj Ligajn novaĵojn. Ĝia livero estas inkluzivita en la membreco. Ĉiujara internacia Kongreso kun fakaj prelegoj en kolega etoso. Rabata abono por supermembroj al revuo Juna Amiko, tre utila por komencantoj, kun allogaj legaĵoj por legemuloj inter 10- kaj 100-jaraĝaj. La eblo posti viajn videojn en la mojosa jutuba kanalo de ILEI https://www.youtube.com/@EsperantoEdukadoILEI/featured Ĉu vi volas legi la organon de ILEI? Membriĝu, kaj vi regule ricevos ĝian organon, Internacia Pedagogia Revuo (IPR). Jen IPR 2024/1. Novaĵoj 2026-07-31: La 59-a Kongreso de ILEI (Youtube) 2026-07-30: La Simpozia de ILEI 2026 (ludlisto en Youtube) 2026-07-05: Laborplano de ILEI ekde 2026 2026-07-04: Kongresa Libro 2026 2026-07-04: Kongresa gvidilo en la ĉina 2026-06-01: Forpasis Probal Dasgupta 2026-05-12: Tagordo de la komitatkunsido de ILEI (2026.07.04) 2026-05-12: Regularo por la ekzameno ILEI-UEA ĉe Zaozhuang-a Universitato, Ĉinio (la 12-an de Julio 2026) 2026-05-11: Pri la enhavo de IPR 2026/2 2026-04-15: Raporto pri trimonata periodo 2026-04-04: La Simpozio de ILEI en 2026 (nova versio 12.04.2026) 2026-04-04: La programo de la 59-a ILEI-Kongreso (nova versio 12.05.2026) 2026-03-26: La Kongreso de ILEI 2026: Hoteloj kaj Ekskursoj (nova versio 12.05.2026) 2026-03-12: Forpasis Radojica Petroviĉ 2026-02-21: Hispanlingva paĝo de ILEI-Argentino 2026-02-17: Elekto de invitantoj de kongreso de ILEI por la jaro 2027 kaj 2028 2026-01-31: Pri la enhavo de IPR 2026/1 2026-01-15: Pri la dissendado de la revuoj IPR kaj JA 2026/1 2026-01-15: Raporto pri trimonata periodo 2026-01-09: Listo de aliĝintoj por la 59-a Kongreso 2026-01-09: Aliĝilo por la 59-a Kongreso. 2025-12-28: Lerneja agado en Benino 2025-12-22: Ŝanĝo de paĝonombro de IPR en 2026 2025-12-11: Nova kaj senpaga ILEI-kurso laŭ la metodo de Renato Corsetti 2025-12-07: Ligilo por la komuna aŭskultado okaze de la Zamenhofa Tago 2025-12-01: Mesaĝo de la Prezidanto de ILEI pri la forpaso de Rob Moerbeek 2025-11-17: La proponoj de ILEI por la Zamenhofa Tago 2025 2025-11-13: Pri la enhavo de IPR 2025/4 2025-10-15: Raporto pri trimonata periodo 2025-08-29: Pri la enhavo de IPR 2025/3 2025-08-29: Instruistoj de la jaro 2024 2025-07-15: Raporto pri trimonata periodo 2025-07-03: Simpozia programo 2025-06-17: Bita eldono de ILEI de la verkaro de Antonietta Bernardoni, en Esperanto kaj en la ĉina 2025-06-07: Programo de la 58-a Kongreso (aktualigota) 2025-05-24: Jen la novaj ligiloj por la 58-a kongreso 2025-05-19: La arkivo de EKO ekde nun estas ankaŭ AMO-arkivo 2025-05-18: Retpirata atako de nia kongresa retejo 2025-05-16: Elekto de invitantoj de la Kongreso de ILEI por la jaro 2026 2025-05-13: Pri la enhavo de IPR 2025/2 2025-04-15: Raporto pri trimonata periodo 2025-03-13: Ceremonio por honori la gajnintojn de la Premio La Torre 2024 2025-03-13: Rezultoj de la Premio Mauro La Torre 2024 2025-02-06: Pri la enhavo de IPR 2025/1 2025-02-05: Memore al Renato Corsetti 2025-02-02: Dua alvoko al la ILEI-kongreso 2025 – Beogrado, Serbio 2025-01-15: Raporto pri trimonata periodo Arkivo de novaĵoj Ĉu vi volas legi interesajn kaj amuzajn tekstojn por progresi en Esperanto? Legu kaj abonu la revuon Juna Amiko: formularo por aboni la revuon! Vi povas rekte tajpi kaj subskribi ĝin per via komputilo aŭ poŝtelefono! La nova eldono de la Manlibro pri Instruado de Esperanto aperis. Mendu ĝin ĉe: https://manlibro.ikso.net/ © Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj