Qortora · Search · Indexed page

manlibro.ikso.netFetched 2026-08-17T09:50:30Z

Manlibro pri instruado de Esperanto

Manlibro pri instruado de Esperanto Mendilo de la kvara, kompletigita eldono de la Manlibro pri instruado de Esperanto Pri la Manlibro Mendi la libron Mendi la libron 18 € Manlibro pri instruado de Esperanto Por bone kaj efike instrui nian lingvon, nia movado bezonas trejnitajn…

Open original source · Full cached text

Manlibro pri instruado de Esperanto Mendilo de la kvara, kompletigita eldono de la Manlibro pri instruado de Esperanto Pri la Manlibro Mendi la libron Mendi la libron 18 € Manlibro pri instruado de Esperanto Por bone kaj efike instrui nian lingvon, nia movado bezonas trejnitajn instruistojn, tiajn, kiuj havas pedagogiajn kaj metodologiajn konojn kaj spertojn, informojn pri modernaj metodoj, kiuj konas la plej modernajn lernilojn kaj helpilojn kaj kapablas organizi sian laboron, ĉu ene de la movado, ĉu responde al la postuloj de instituciaj kadroj. Pro la fakto, ke ne facilas organizi ĉie ĉeestajn trejnadojn, multaj el niaj instruantoj bezonas almenaŭ faklibron kaj subtenon. La nova Manlibro plenumas kaj tiujn taskojn kaj disponigas materialojn ankaŭ por trejnadoj. Kio novas en la nuna eldono? La libro entenas 176 artikolojn de 12 aŭtoroj. La tri ĉefaj kontribuintoj estas: Katalin Kováts, Stefan MacGill kaj Birke Dockhorn. La redaktadon kaj unuecigon realigis Katalin Kováts, profesia lingvopedagogo. Por ke la libro estu inda kaj modela, deko da fakuloj, rekonataj esperantistoj: Ivan Colling, Rita de Moraes, Robert Bogenschneider, Paweł Fischer-Kotowski, Malcolm Jones, Mogens Rude Andersen, Viktoro Solé kaj Yves Nevelsteen helpis en la provlegado. Pro la bela aspekto kaj leganto-amika enpaĝigo nia danko iru al Tenorjo Joseo. Belaj kaj amuzaj ilustraĵoj de Max Elbo faras la libron alloga. La nova eldono havas duoble pli da paĝoj ol ajna libro de la antaŭaj eldonoj. Ankaŭ la strukturo ŝanĝiĝis kaj la libro signife plibeliĝis. Pluraj novaj artikoloj traktas modernajn ilojn, aplikaĵojn, formojn de nuntempaj manieroj lerni kaj instrui Esperanton. La libro donas ideojn por sukcesa informado pri Esperanto, organizado de lingvaj eventoj, funkciigo de standoj kaj efika argumentado pri Esperanto. La legantoj ekkonas sukcese funkciantajn Esperanto-centrojn, kiuj povas stari kiel modeloj por la cetero de la movado. Kion legu niaj kursanoj dum kaj post la lernado? Listo de ĉiutipaj literaturaj verkoj konsilas pri (mem)klerigado. La libro trairas de paŝo al paŝo la tutan proceduron de instruado, ekde la informado kaj planado de kursoj kaj lecionoj, ĝis la realigo de kursoj, inklude stimuladon, taksadon kaj de la laboro kaj de la lernoatingaĵoj. Ankaŭ pri la ekzamenoj; movadaj, ŝtate agnoskataj KER-ekzamenoj kaj naciaj versioj legeblas multo en la Manlibro. La teorion kompletigas multaj konkretaj ekzemploj kaj ekzercoj. La orientiĝon de la legantoj helpas librofine kvar diversaj indeksoj, kiuj ebligas rapide trovi la bezonatajn informojn kaj helpon. Ekde la fino de 2021 la materialo estos konsultebla en la retejo edukado.net, kie rektaj ligiloj kaj kompletigaj materialoj riĉigos la enhavon. Sed ne atendu ĝis tiam, aĉetu nun, legu kaj pretiĝu al ampleksigo de viaj konoj pri la grava metio “instruado”. Ni esperas, ke vi kunfieros pri tio, ke ankaŭ en Esperanto ni posedas nun altkvalitan faklibron pri instruado de nia kara lingvo. Diris pri la Manlibro Jen kion pensas kaj skribis pri la libroj kelkaj el la movado: Kiam infaneto ekpaŝas, ĝi bezonas la manon de patro aŭ patrino por ricevi subtenon. Kiam piedo vundiĝis, la persono bezonas lambastonojn por ricevi subtenon. Kiam maljunulo ŝanceliĝas, li aŭ ŝi bezonas bastonon por ricevi subtenon. Kiam instruanto instruas, li aŭ ŝi bezonas la Manlibron pri Instruado de Esperanto por ricevi subtenon. Mireille Grosjean (Svislando), prezidanto de ILEI, sponsoro de la libro En tiu ĉi  libro kuŝas litroj da ŝvito de fakulo, kubmetroj da inspiro, centoj de tralaboritaj noktaj horoj kaj ĉiuj telerlavadoj dum tuta jaro, kiujn mi faris por liberigi tempon al la aŭtorino… Do valorigu ĝin! Mi, kiel instruisto de la franca, jam nun ĉerpis el ĝi teoriajn konojn kaj ideojn kaj atendas la momenton teni la tutan verkon en miaj manoj. Sylvain Lelarge (Francio/Nederlando), instruisto de la franca kaj Esperanto, la edzo de la redaktorino Kiam mi partoprenis en Instruista Trejnado en Poznano, mi studis sub la gvido de pluraj homoj, kiuj verkis artikolojn por tiu ĉi libro. La spertoj, kiujn mi akiris, certe helpas min ankaŭ nun, kiam mi instruas la portugalan lingvon en Sud-Koreio. Esperantujo estas bonega loko por lerni, kiel instrui lingvojn al personoj el aliaj landoj, kaj oni povas poste uzi tiujn spertojn ankaŭ por instrui aliajn lingvojn, ne nur Esperanton. Karina Oliveira (Brazilo/Suda Koreio), lingvoinstruisto, TEJO-estrarano Mi atendas senpacience la novan eldonon de la Manlibro. La malnova multe helpis min dum mia RITE-kurso kaj dum miaj trejnadoj en Poznano. Tien mi iris por studi metodologion pri Esperanto kaj la Manlibro estis vere nemalhavebla ilo. Ĝi estis utila por mia enlanda unujara postdiploma studado pri metodologio. Kompare kun kelkaj italaj verkoj pri la temo, la Manlibro enhavas ne nur teoriajn partojn, sed ankaŭ multajn praktikajn skemojn, resumojn, grafikaĵojn, testojn ktp. Ŝajnas, ke la nova eldono estas eĉ pli alloga, pli ampleksa, pli riĉenhava. Mi esperas ricevi ĝin kiel eble plej baldaŭ! Patrick Morando (Italio) Instruado de Esperanto estas ŝlosila demando en la disvastigo de Esperanto. Por tio necesas bonaj kaj kvalifikitaj instruistoj. Instruista trejnado estas la ĉefa specialiĝo ankaŭ en la Interlingvistikaj Studoj de AMU (Poznano, Pollando). Por la formado de instruistoj necesas bona kaj moderna studmaterialo. La komplete relaborita nova eldono de la Manlibro pri Instruado servas tion. Ĝi ekestis en la kunlaboro de multaj kontribuantoj sub la redaktado kaj kun signifa kontribuo de Katalin Kováts, kiu nun gvidas la instruistan trejnadon de AMU kaj havas neelĉerpeblan sperton en instruado vive kaj virtuale, al ĉiuj aĝgrupoj. Ankaŭ vi ĉerpu el tiu riĉa fonto por fari allogajn kaj laŭcelajn lecionojn! Ilona Koutny (Hungario/Pollando), iama instruisto de la Esperanto-fako kaj nuna gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj Katalin instruis al mi Esperanton kaj mi ĝuis ŝiajn metodon kaj teknikojn. La lecionoj estis stimulaj, amuzaj kaj efikaj, kaj post unu jaro mi sukcese trapasis KER-ekzamenon je nivelo C1. Nun mi kun intereso atendas la Manlibron por povi legi kaj malkovri la teorion de ŝia praktiko kaj esperas multon lerni por ke iam ankaŭ mi povu instrui nian lingvon. Margaret Zaleski-Zamenhof (Pollando/Francio) Jen finfine la sopirata nova eldono de Manlibro pri Instruado de Esperanto. Laborante kiel provleganto de la teksto, mi profunde konatiĝis kun ĝia enhavo. Rezulte mi povas certigi, ke la verko utilos al ĉiuj, ne nur jamaj aŭ estontaj instruistoj de la lingvo, sed ankaŭ al neprofesiaj instruemuloj aŭ grupgvidantoj. Kolektinte la spertojn de plurnacia kontribuintaro, ĝia riĉega enhavo prezentas amason da saĝaj konsiloj kaj pensinstigoj pri metodoj, materialoj kaj multo alia. Nepre havinda, leginda, studinda – por helpi prepari ontajn generaciojn de sukcesaj Esperanto-parolantoj! Malcolm Jones (Britio), emerita instruisto Dum jaroj ni sopiris vidi la aperon de plena, tute ĝisdata Manlibro pri la instruado de Esperanto, ĉar la kvalito de la instruado de nia lingvo estas antaŭkondiĉo por la progreso de Esperanto mem. Dank’ al la klopodoj de Katalin Kováts kaj la teamo, kiun ŝi sukcesis kunigi, ni havas tiun esencan instrumenton por nia progreso. Mi ĝojas pri planoj por postaj ĝisdatigoj, kaj (kiel antaŭa prezidanto de ILEI kaj nuna prezidanto de UEA) gratulas pro la altnivela profesieco de la realigo de tiu projekto. Duncan Charters (Britio/Usono), lingvoinstruisto, prezidanto de UEA ‹ Antaŭa › Sekva Pri la redaktorino Katalin Kováts (KK) – (1957 – Hungario/Nederlando), filologo, diplomita lingvoinstruisto pri Esperanto, itala kaj rusa lingvoj, trejnisto de lingvopedagogoj. Doktoriĝis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto. Membro de Akademio de Esperanto. Gvidis centon da Esperanto-kursoj kaj trejnseminarioj en diversaj partoj de la mondo, kaj funkciigas la retan trejnkurson RITE. Gvidas la metodikan trejnadon ankaŭ en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano. Dum jardeko estis vicredaktoro de IPR. Aŭtoro (ankaŭ sub la nomo K. Smidéliusz) de kelkaj lerniloj kaj libroj, ekz. Poŝamiko, kaj Ĉu vi aŭdis, ke …?. Elpensinto kaj realiginto de la programo Ekparolu! kaj la reta ludo RISKO. Gvidanto de la ekzamenkomisiono de UEA, ellaborinto kaj respondeculo pri la novtipaj KER-ekzamenoj. Verkis biografiajn librojn pri Andreo Cseh kaj Tiberio Morariu. Konstanta okupo ekde 2000: redaktado de la porinstruista retejo edukado.net. Elektronika versio Vi povas ankaŭ mendi elektronikan version de la Manlibro. Ĝi kostas nur 10 €! Mendi la libron 18 € Ligiloj Deklaro pri privateco ILEI edukado.net Edukado@Interreto Kontakto: [email protected] Ankaŭ eblas mendi Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko Esperanto-buŝmaskoj © 2026 Manlibro pri instruado de Esperanto.