Qortora · Search · Indexed page

eo.wikiquote.orgFetched 2026-08-17T12:43:11Z

Amo - Vikicitaro

Amo - Vikicitaro Saltu al enhavo Ĉefa menuo Ĉefa menuo movigi al flanka panelo kaŝi Navigado Ĉefpaĝo Diskutejo Lastaj ŝanĝoj Hazarda paĝo Helpo Vikicitaraj ligiloj Aŭtoroj Verkoj Proverboj Filmoj Temoj Kategorioj Serĉi Serĉi Aspekto Donaci Krei konton Ensaluti Personaj…

Open original source · Full cached text

Amo - Vikicitaro Saltu al enhavo Ĉefa menuo Ĉefa menuo movigi al flanka panelo kaŝi Navigado Ĉefpaĝo Diskutejo Lastaj ŝanĝoj Hazarda paĝo Helpo Vikicitaraj ligiloj Aŭtoroj Verkoj Proverboj Filmoj Temoj Kategorioj Serĉi Serĉi Aspekto Donaci Krei konton Ensaluti Personaj iloj Donaci Krei konton Ensaluti Enhavo movigi al flanka panelo kaŝi Komenco 1 Citaĵoj Baskuli Citaĵoj subsekcio 1.1 Samuel Butler 1.2 Dinah Craik 1.3 Robert A. Heinlein 1.4 Leo Buscaglia 1.5 Tereza el Avilo 1.6 Catherine Baker 1.7 Jean Baudrillard 1.8 Jacinto Benavente 1.9 Eleanor Farjeon 1.10 Sigmund Freud 1.11 Erich Fromm 1.12 Mohandas Karamchand Gandhi 1.13 Aleksander Herzen 1.14 Eric Hoffer 1.15 Johann Wolfgang von Goethe 1.16 Kálmán Kalocsay 1.17 Morteza Mirbaghian 1.18 Friedrich Nietzsche 1.19 Patrino Teresa 1.20 Enrique Jardiel Poncela 1.21 Wilhelm Reich 1.22 Bertrand Russell 1.23 William Shakespeare 1.24 Lope de Vega 1.25 Johano Paŭlo la 2-a 2 Zamenhofa Proverbaro Baskuli Zamenhofa Proverbaro subsekcio 2.1 Aliaj aŭtoroj 3 Vidu ankaŭ Ŝaltu la enhavtabelon Amo 58 lingvoj Ænglisc العربية অসমীয়া Azərbaycanca Български বাংলা Brezhoneg Bosanski Català Čeština Cymraeg Deutsch Ελληνικά English Español Eesti Euskara فارسی Suomi Français Galego Gungbe עברית हिन्दी Hrvatski Magyar Հայերեն Bahasa Indonesia Íslenska Italiano 日本語 ქართული 한국어 Latina Limburgs Lietuvių മലയാളം Nederlands Norsk nynorsk Norsk bokmål Polski Português Română Русский Simple English Slovenčina Slovenščina Српски / srpski Svenska தமிழ் తెలుగు ไทย Türkçe Українська اردو Oʻzbekcha / ўзбекча Tiếng Việt 中文 Redakti ligilojn Artikolo Diskuto Esperanto Legi Redakti Vidi historion Iloj Iloj movigi al flanka panelo kaŝi Agoj Legi Redakti Vidi historion Ĝenerale Ligiloj ĉi tien Rilataj ŝanĝoj Alŝuti dosieron Konstanta ligilo Informoj pri la paĝo Citi ĉi tiun paĝon Akiri mallongigitan URL Presi/elporti Krei libron Elŝuti kiel PDF Presebla versio En aliaj projektoj Vikimedia Komunejo Vikipedio Ero en Vikidatumoj Aspekto movigi al flanka panelo kaŝi El Vikicitaro Amo Amo Aliaj projektoj Amo en Vikipedio Amo en Komunejo Amo en Komuneja kategorio Amo en Vikivortaro Amo estas seksa aŭ simpatia inklino al iu. Citaĵoj [redakti] Samuel Butler [redakti] «Arto havas neniun celon krom la emfazo kaj registrado laŭ la plej efika maniero de iu forte sentata intereso aŭ amo.» «(angle) Art has no end in view save the emphasising and recording in the most effective way some strongly felt interest or affection.» Samuel Butler «Al mi ŝajnas ke tiuj, kiuj estas feliĉaj en tiu ĉi mondo, estas pli bonaj kaj pli amindaj homoj ol tiuj, kiuj ne estas [feliĉaj].» «(angle) To me it seems that those who are happy in this world are better and more lovable people than those who are not.» Samuel Butler,The Way of All Flesh (1903) Dinah Craik [redakti] «Ĉiu el ni kulturu, en ĉiu vorto, kiu eliras el nia buŝo, absolutan veron. Mi diras kultivi, ĉar al tre malmultaj homoj - kiel oni rimarkas ĉe plej multaj junaj infanoj - la vero, tiu ĉi rigida laŭvorta vereco, venas nature. Al multaj, eĉ kiuj amas ĝin kaj alte taksas ĝin ĉe aliaj, ĝi venas nur post la memregado, atentemo kaj maldolĉa sperto de jaroj.» «(angle) Let every one of us cultivate, in every word that issues from our mouth, absolute truth. I say cultivate, because to very few people — as may be noticed of most young children — does truth, this rigid, literal veracity, come by nature. To many, even who love it and prize it dearly in others, it comes only after the self-control, watchfulness, and bitter experience of years.» Dinah Craik «Ni neniam scias per kiaj Diaj misteroj de kompenso la granda Patro de la universo efektivigas Sian subliman planon; sed tiuj tri vortoj, "Dio estas amo" devas enhavi, al ĉiu dubanta animo, la solvon de ĉiuj aferoj.» «(angle) We never know through what Divine mysteries of compensation the great Father of the universe may be carrying out His sublime plan; but those three words, "God is love" ought to contain, to every doubting soul, the solution of all things.» Dinah Craik Robert A. Heinlein [redakti] «Amo estas tiu kondiĉo, en kiu la feliĉo de alia persono estas esenca por via propra [feliĉo].» «(angle) Love is that condition in which the happiness of another person is essential to your own.» Robert A. Heinlein,Fremdulo en Stranga Lando «Laboro ne estas celo en si mem; tie devas ĉiam esti sufiĉe da tempo por amo.» «(angle) Work is not an end in itself; there must always be time enough for love.» Robert A. Heinlein Leo Buscaglia [redakti] «Amo estas vivo. Kaj se mankas al vi amo, mankas al vi vivo.» «(angle) Love is life. And if you miss love, you miss life.» Leo Buscaglia «Oni ne falas "en" aŭ "el" amo. Oni kreskas en amo.» «(angle) One does not fall "in" or "out" of love. One grows in love.» Leo Buscaglia Tereza el Avilo [redakti] «Estas nur amo, kio donas valoron al ĉiuj aferoj.» Tereza el Avilo «Ni ne povas scii ĉu ni amas Dion, kvankam eble ekzistas forta kialo por pensi tiel; sed ne povas esti dubo pri tio, ĉu ni amas nian proksimulon aŭ ne. Estu certa ke, proporcie kun via frateca bonfarado, vi pliigas vian amon al Dio...» Tereza el Avilo Catherine Baker [redakti] «Logi estas eskapi el senekzisteco.» Catherine Baker «Estas plene da stultuloj, „psikofakistoj“, kiuj demonstras al oni, ke oni ne troinvestu je la amo, kiun oni spertas al siaj infanoj. Azenuloj!» Catherine Baker Jean Baudrillard [redakti] «La amo estas fino de la regulo kaj komenco de la leĝo.» Jean Baudrillard,La fatalaj strategioj [1983] «La tento ankoraŭ estas ceremonia, la amo ankoraŭ estas patosa, la sekseco estas nuraj rilatoj.» Jean Baudrillard,La fatalaj strategioj [1983] «— la tento — la epoko de la estetika kaj patosa diferencoj inter la genroj; — la amo (pasio) — la epoko de la etika kaj patosa diferenco inter la genroj; — la sekseco — la epoko de la psikologia, biologia kaj politika diferenco inter la genroj.» Jean Baudrillard,La fatalaj strategioj [1983] «Plejmulto apenaŭ deziras ke oni tentu ilin, ili deziras ke oni amu iln.» Jean Baudrillard,La fatalaj strategioj [1983] Jacinto Benavente [redakti] «Amo similas al Kiĥoto: kiam ĝi ne plu frenezas, ĝi devas morti.» Jacinto Benavente «Amo estas la plej proksima afero al milito; milito, en kiu ne gravas venki aŭ esti venkita, ĉar vi ĉiam venkas.» Jacinto Benavente «Vera amo ne estas konata pro tio, kion ĝi postulas sed pro tio, kion ĝi donas.» Jacinto Benavente Eleanor Farjeon [redakti] «Amo havas nenion ekstreman, kiel la steloj havas neniun numeron kaj la maro ne havas ripozon.» «(angle) Love has no uttermost, as the stars have no number and the sea no rest.» Eleanor Farjeon «Ĉiuj malbonoj en ni venas el timo kaj ĉiu bono el amo.» «(angle) All the ill that is in us comes from fear, and all the good from love.» Eleanor Farjeon Sigmund Freud [redakti] «Sur la pinto de la amo malaperas intereso al la ĉirkaŭa mondo; al la amanta paro sufiĉas ĝi mem, por la feliĉo ĝi ne bezonas eĉ infanon.» Sigmund Freud,Malkontenteco pri la kulturo [1930] «Komence do malbono estas minaco de perdo de la amo kaj ni devas eviti ĝin pro la timo de tia perdo.» Sigmund Freud,Malkontenteco pri la kulturo [1930] «La homo interŝanĝis minacon de ekstera malfeliĉo — perdon de la amo kaj punon fare de ekstera aŭtoritato — al longdaŭra interna malfeliĉo, streĉita konscio de la kulpeco.» Sigmund Freud,Malkontenteco pri la kulturo [1930] «[ Franz Alexander en sia libro “Psikanalizo kaj tuteca personeco” konkludas] “Tro milda kaj indulgema” patro kontribuas al formiĝo ĉe la infano de tro forta Supermio, ĉar sub influo de ĉirkaŭanta lin amo li ne havas alian eliron krom turni la agresemon internen. Ĉe senhejma infano, kreskinta sen amo, falas nivelo de streĉiteco inter Mio kaj Supermio kaj lia tuta agresemo povas esti direktita eksteren.» Sigmund Freud,Malkontenteco pri la kulturo [1930] «La ordono “amu la proksimulon” kontribuas al la homa agresemo kaj estas mirinda ekzemplo de nepsikologia karaktero de la agoj de la kultura Supermio. La ordono estas neplenumebla, ĉar tiom granda inflacio de la amo povas nur malaltigi ĝian valoron, sed ne forigi la bezonon.» Sigmund Freud,Malkontenteco pri la kulturo [1930] Erich Fromm [redakti] «La amo estas unuiĝo kun iu aŭ io ekster si mem ĉe kondiĉo de konservado de aparteco kaj tuteco de la propra Mio. Tio estas travivado de aparteneco kaj unueco, ebliganta al la homo komplete disvolvi sian internan aktivadon. La travivado de la amo faras nenecesaj iluziojn.» Erich Fromm,La sana socio [1955] «La amo konsistigas unu el aspektoj de tio, kion mi nomis produktiva orientiĝo: aktiva kaj krea ligo de la homo kun la proksimulo, kun si mem kaj kun la naturo. En sfero de la pensado la produktiva orientiĝo esprimiĝas en racia ekkonado de la mondo. En sfero de la agado tiu orientiĝo esprimiĝas en konscia laboro, kies prototipo estas la arto kaj metio. En sfero de la sentoj ĝi esprimiĝas en la amo, do en travivado de unueco kun alia homo, kun ĉiuj homoj kaj naturo ĉe kondiĉo de konservado de la sento de propra tuteco kaj sendependeco.» Erich Fromm,La sana socio [1955] «La produktiva amo ĉiam supozigas tutan aron da rilatoj: zorgon, respondecon, estimon kaj scion.» Erich Fromm,La sana socio [1955] «Apenaŭ la bebo povas ion fari por influi la amon de la patrino aŭ manipuli ĝin. La patrina amo similas al la dia favoro: se ĝi haveblas, ĝi estas benita donaco, se ĝi mankas, oni ne povas preni ĝin de ie ajn.» Erich Fromm,La sana socio [1955] «…manio de la interŝanĝo venis anstataŭ manio de la posedado. La homo aĉetas aŭton aŭ domon, intencante ĉe la unua ebleco vendi ilin. Tamen pli grava estas ke strebo al la interŝanĝo montriĝas ankaŭ en la sfero de la interpersonaj rilatoj. La amo ofte montriĝas nenio alia ol konvena interŝanĝo inter du homoj, ricevantaj maksimumon de tio, kion ili povas atendi, konsiderante sian prezon en la merkato de la personoj.» Erich Fromm,La sana socio [1955] Mohandas Karamchand Gandhi [redakti] «Kie estas amo, tie estas vivo.» Mohandas Karamchand Gandhi «Amo estas la plej humila forto, sed la plej potenca, kiun la mondo havas.» Mohandas Karamchand Gandhi «Malbravulo ne kapablas esprimi amon; tio estas la nepraĵo por bravulo.» Mohandas Karamchand Gandhi «Malamu la pekon kaj amu la pekulon.» Mohandas Gandhi,Ne de li unue dirita. Aleksander Herzen [redakti] «Sed li ne amas ŝin — li amas alian, tio estas fakto de lia koro: li amas, ĉar li amas; li ne amas, ĉar li ne amas — logiko de la sentoj kaj pasioj estas mallonga.» «Но он ее любит — он любит другую, это факт его сердца: любит, потому что любит; не любит, потому что не любит — логика чувств и страстей коротка.» Aleksander Herzen,Kapricoj kaj meditoj [julio 1846] «Homa amo estas eĉ pli apoteozo de la amo mem, ĉar ĝenerale la homa estas apoteozo de la natura. La naturo finiĝas per rigardo de junulo kaj fraŭlino amantaj unu la alian. Per tiu ĉi rigardo ĝi pasie komprenas sian tutan senfinan belecon, ĝi jam aprezis sin per ĝi; ĝi ne povas iri plue — poste troviĝas alia reĝlando; ĝi faris sian eblon, ĝi levis la formon ĝis kongruo al la spirito, disduiĝis kaj, rigardinte per superaj reprezentantoj de sia duismo, ĝi komprenis esprimivon de sia beleco; personoj, en muta ekstazo unu de la alia, en solena ĝuo de reciproka kontemplado, rezignis je si. Ili forigis la kontraŭecon per sia amo kaj dume ili ne koincidas por ĝui unu la alian, por vivi unu en la alia. Kaj kun tiu ĉi momento de la ekstazo kaj a…