Qortora · Search · Indexed page

eo.wikipedia.orgFetched 2026-08-17T13:22:41Z

Ludo - Vikipedio

Ludo - Vikipedio Saltu al enhavo Ĉefa menuo Ĉefa menuo movigi al flanka panelo kaŝi Navigado Ĉefpaĝo Komunuma portalo Diskutejo Aktualaĵoj Lastaj ŝanĝoj Novaj paĝoj Hazarda paĝo Specialaj paĝoj Helpo Serĉi Serĉi Aspekto Donaci Krei konton Ensaluti Personaj iloj Donac…

Open original source · Full cached text

Ludo - Vikipedio Saltu al enhavo Ĉefa menuo Ĉefa menuo movigi al flanka panelo kaŝi Navigado Ĉefpaĝo Komunuma portalo Diskutejo Aktualaĵoj Lastaj ŝanĝoj Novaj paĝoj Hazarda paĝo Specialaj paĝoj Helpo Serĉi Serĉi Aspekto Donaci Krei konton Ensaluti Personaj iloj Donaci Krei konton Ensaluti Enhavo movigi al flanka panelo kaŝi Komenco 1 Difinoj Baskuli Difinoj subsekcio 1.1 Ludwig Wittgenstein 1.2 Roger Caillois 1.3 Chris Crawford 1.4 Aliaj difinoj 1.5 Diferenco inter ludo kaj sporto 1.6 Karaktero 1.7 Diferenco inter ludo kaj distro 1.8 Trajtoj 1.9 Funkcio de la ludo en la infanaĝo 2 Ludfakoj 3 Ludiloj kaj ludoj 4 Ludoteorio 5 Ludopatio 6 Strategiaj ludoj 7 Esperanto kaj ludoj Baskuli Esperanto kaj ludoj subsekcio 7.1 Ludoj varbas por Esperanto 7.2 Tabulludoj 7.2.1 LinguaPolis Esperanto 7.2.2 Ŝako 7.2.3 Goo 7.2.4 Monopoly 7.3 Kleriga ludoj 7.3.1 "RISKO" 7.3.2 "Get Bad news" en Esperanto 7.4 Lingvopolitikaj ludoj 7.4.1 "Kukumio" 7.5 Societaj ludoj 7.5.1 "Amikeco trans limoj" 7.5.2 "La granda vojaĝo" (anserludo) 7.6 Saĝtelefonaj ludoj 7.6.1 "Vortludo" 7.7 Komputilaj ludoj 7.8 "Vortoj" (vortoj.net) 7.9 Retaj ludoj 7.9.1 "Ludoj" 7.9.2 "Samopiniuloj" 7.10 Kartludoj 7.10.1 'Emocioj' 7.10.2 "La Ludo de Pinocchio" 7.11 Rololudoj 7.11.1 "Cantr" 7.12 Videoludoj 7.12.1 "Minecraft" 8 Proverboj 9 Vidu ankaŭ 10 Eksteraj ligiloj Baskuli Eksteraj ligiloj subsekcio 10.1 En Esperanto 10.2 Alilingve 11 Bibliografio 12 Referencoj Ŝaltu la enhavtabelon Ludo 156 lingvoj Afrikaans Alemannisch አማርኛ Aragonés العربية مصرى অসমীয়া Asturianu Azərbaycanca تۆرکجه Башҡортса Žemaitėška Bikol Central Беларуская (тарашкевіца) Беларуская Betawi Български भोजपुरी বাংলা བོད་ཡིག Brezhoneg Bosanski Català Нохчийн ᏣᎳᎩ کوردی Corsu Čeština Чӑвашла Cymraeg Dansk Deutsch Ελληνικά English Español Eesti Euskara Estremeñu فارسی Suomi Võro Føroyskt Français Arpetan Furlan Frysk Gaeilge 贛語 Kriyòl gwiyannen Gàidhlig Galego Avañe'ẽ Wayuunaiki Gaelg Hausa עברית हिन्दी Fiji Hindi Hrvatski Hornjoserbsce Magyar Հայերեն Interlingua Bahasa Indonesia Ido Íslenska Medžuslovjansky 日本語 Patois Jawa ქართული Qaraqalpaqsha Tyap Қазақша ಕನ್ನಡ 한국어 Къарачай-малкъар Kurdî Кыргызча Latina Ladino Lingua Franca Nova Limburgs Lombard Lingála ລາວ Lietuvių Latviešu Basa Banyumasan Malagasy Македонски മലയാളം Монгол मराठी Bahasa Melayu Mirandés Plattdüütsch Nederlands Norsk nynorsk Norsk bokmål Nouormand Occitan Livvinkarjala ਪੰਜਾਬੀ Picard Polski Piemontèis پنجابی پښتو Português Runa Simi Rumantsch Română Русский Русиньскый संस्कृतम् Саха тыла Sicilianu Scots سنڌي Srpskohrvatski / српскохрватски සිංහල Simple English Slovenčina Slovenščina Shqip Српски / srpski Seeltersk Sunda Svenska Kiswahili தமிழ் తెలుగు Тоҷикӣ ไทย Tagalog Tolışi Türkçe Xitsonga Татарча / tatarça Українська اردو Oʻzbekcha / ўзбекча Vèneto Vepsän kel’ Tiếng Việt Walon Winaray 吴语 მარგალური ייִדיש 文言 閩南語 / Bân-lâm-gí 粵語 中文 IsiZulu Redakti ligilojn Artikolo Diskuto Esperanto Legi Redakti Redakti fonton Vidi historion Iloj Iloj movigi al flanka panelo kaŝi Agoj Legi Redakti Redakti fonton Vidi historion Ĝenerale Ligiloj ĉi tien Rilataj ŝanĝoj Alŝuti dosieron Konstanta ligilo Informoj pri la paĝo Citi ĉi tiun artikolon Akiri mallongigitan URL Switch to legacy parser Presi/elporti Krei libron Elŝuti kiel PDF Presebla versio En aliaj projektoj Abstract Wikipedia Vikimedia Komunejo Vikicitaro Ero en Vikidatumoj Aspekto movigi al flanka panelo kaŝi El Vikipedio, la libera enciklopedio Pri alia signifo, vidu Ludo (tabulludo) en angla vikipedio. Portalo pri Ludoj Ŝnurtira lukto estas tre disvastigata kaj populara ludo kaj sporto, kiu postulas nur ŝnuron, do facile atingebla rimedaro. Ŝakaj ludpecoj. La kartoludantoj, pentraĵo de 1895 de Paul Cézanne, kiu montras kartludon. Ludo estas amuza, distra kaj struktura agado, en kiu oni kutime partoprenas pro ĝojo kaj foje kvazaŭ por edukado.[1] Ludoj ĝenerale diferencas de laboro en tio, ke por laboro oni kutime partoprenas por pago, kaj disde arto, kiu pli koncernas al fikcia esprimado de ideoj, estetikaj aŭ ideologiaj elementoj. La diferencoj ne estas klaraj, kaj multaj ludoj estas konsiderataj ankaŭ kiel laboro (kiel ĉe profesiaj ludistoj de tre popularaj sportoj aŭ de monvetado) aŭ kiel arto (kiel ĉe puzloj aŭ ludoj kun arta aspekto, kiel Maĝango aŭ Tangramo, ĉe komputilaj ludoj). Tre gravaj konsistigaĵoj estas celoj, reguloj, defio kaj interagado, kaj foje eĉ kunlaborado. Ludoj ĝenerale enhavas mensajn aŭ korpajn instigojn, kaj kutime ambaŭ. Multaj ludoj helpas estigi praktikajn lertecojn, estas korpekzercada fako aŭ, alimaniere, utilas por fari edukadan, simuladan aŭ psikologian rolon. Registritaj tiom frue kiom en la jaroj 2600 a.K.,[2][3] ludoj estas universala parto de homa sperto kaj ekzistas en ĉiuj kulturoj. La Reĝa Ludo de Ur, Seneto, kaj Afrika semludo estas kelkaj el la plej antikvaj konataj ludoj.[4] Difinoj [redakti | redakti fonton] Ludwig Wittgenstein [redakti | redakti fonton] Ludwig Wittgenstein estis probable la unua akademia filozofo kiu alproksimiĝis al difino de la vorto ludo. En siaj Philosophische Untersuchungen,[5] Wittgenstein asertis, ke la elementoj de ludoj, kiel la propra ludago, la reguloj, kaj la konkurado, ĉiuj malsukcesas taŭge difini kio estas ludo. El tio, Wittgenstein konkludis, ke la personoj aplikas la terminon ludo al gamo de malsimilegaj homaj agoj, kiuj rilatas unu al la alia nur per tio, kion oni nomus familiara simileco. Kiel la jenaj difinoj de ludo montras, tiu konkludo ne estas definitiva kaj nuntempe multaj filozofoj, kiel Thomas Hurka, opinias, ke Wittgenstein malpravas kaj ke la difino de Bernard Suits estas bona respondo al la demando. [6] Infanaj ludoj, 1560, Pieter Bruegel la pliaĝa Roger Caillois [redakti | redakti fonton] La franca sociologo Roger Caillois, en sia libro Les jeŭ et les hommes (Ludoj kaj homoj),[7] difinis ludon kiel aktiveco kiu devus havi la jenajn karakterojn: amuza: la aktiveco estis elektita pro sia kontentiga karaktero separata: ĝi estas limigita en tempo kaj loko necerta: la rezulto de la aktiveco estas neantaŭvidebla ne-produktiva: partopreno ne plenumas ion ajn utilan regata de reguloj: la aktiveco havas regulojn kiuj estas diferencaj el la ĉiutaga vivo fikcia: ĝi estas plenumata en la konscio de diferenca realeco Chris Crawford [redakti | redakti fonton] Puzlo estas ludo sen kontraŭanto. La desegnisto de komputilludoj nome Chris Crawford, fondinto de la gazeto The Journal of Computer Game Design, klopodis difini la terminon ludo[8] uzante serion de dikotomioj: Kreiva esprimpovo estas arto se farita por sia propra belo, kaj distro se farita por mono. Ero de distro estas luda verko se tiu estas interaktiva. Filmoj kaj libroj estas citataj kiel ekzemploj de ne-interaktiva distro. Se ne estas celoj asociataj kun la ludagado, temas pri ludilo. (Crawford notas ke laŭ difino, (a) ludilo povas iĝi ludelemento se la ludanto formas regulojn, kaj (b) The Sims kaj SimCity estas ludiloj, ne ludoj.) Se ĝi havas celojn, ludagado estas defio. Se defio ne havas "aktivan agenton kontraŭ kiu oni konkurenci," ĝi estas puzlo; se estas defio, ĝi estas konflikto. (Crawford akceptas ke tiu estas subjektiva testo. Komputilludoj kun notinda algoritma artefarita intelekto povas esti ludataj kiel puzloj; tiuj inkludas la modelojn uzatajn por eviti fantomojn en Pac-Man.) Fine, se la ludanto povas nur superi la oponanton, sed ne ataki ĝin por malhelpi ties plenumon, la konflikto estas konkurenco. (Konkurencoj inkludas Kurkonkurenco kaj artan sketadon.) Tamen, se atakoj estas permesataj, la konflikto estas konsiderata ludo. Aliaj difinoj [redakti | redakti fonton] Nobeloj ludantaj ŝakon, Germanio, proksimume 1320. Ludantoj luktas unu kontraŭ alia, kaj faras gravajn decidojn. "Ludo estas sistemo en kiu ludantoj engaĝiĝas en artefarita konflikto, difinita per reguloj, kiu rezultas en kvantigebla produkto." (Katie Salen kaj Eric Zimmerman)[9] "Ludo estas formo de arto en kiu partoprenantoj, nomataj ludantoj, faras decidojn por administri rimedojn pere de ludidentigiloj persekute la atingon de celo." (Greg Costikyan)[10] Laŭ tiu difino, kelkaj "ludoj" kiuj ne inkludas elektojn, kiaj Serpentoj kaj ŝtuparoj, Candy Land kaj Milito ne estas teknike ludoj pli ol ajn hazard-luda aŭtomata maŝino. "Ludo estas aktivaĵo inter du aŭ pliaj sendependaj decidofarantoj serĉe al atingo de ties celoj en iome limigita kunteksto." (Clark C. Abt)[11] "Je sia plej baza nivelo oni povas difini ludon kiel ekzerco de volontaj kontrolsistemoj en kiuj estas kontraŭstaro inter fortoj, limigite per proceduro kaj reguloj por produkti malekvilibran produkton." (Elliot Avedon kaj Brian Sutton-Smith)[12] "Ludo estas formo de ludado kun celoj kaj strukturo." (Kevin J. Maroney)[13] "ludi ludon estas engaĝiĝi en aktiveco direktita al atingo de specia stato de aferoj, uzante nur la rimedojn permesitajn de specifaj reguloj, kie la rimedoj permesitaj de la reguloj estas pli limigitaj kompare al tio kio okazus en foresto de reguloj, kaj kie la nura tialo por akcepti tian limigon estas ebligi tian aktivecon." (Bernard Suits)[14] "Sen konsideri la ĝenrodiferencojn aŭ la teknologiajn kompleksecojn, ĉiuj ludoj kunhavas kvar difinajn trajtojn: unu celo, reguloj, funkcia sistemo, kaj volonta partopreno." (Jane McGonigal)[15] Diferenco inter ludo kaj sporto [redakti | redakti fonton] Fakte, same kiel pri la difino de ludo, ekzistas multnombraj konceptigoj de sporto laŭ la diversaj aŭtoroj: Coubertin, Demeny, Cagigal, Parlebas, García Ferrando, ktp. Pere de sintezo de tiuj fakuloj oni povus difini sporton kaj diferencigi ĝin disde la koncepto de simpla ludo jene: La sporto estas aro de situacioj kaj de movo kaj de intelekto kiu diferencas disde ludo en tio ke tiu ĉi partikulare serĉas la konkurencon kun aliuloj aŭ kun si mem, postulas precizajn regulojn kaj estas instituciigita. Male la sporto povas esti pli individueca, libera, spontana kaj fizika. Karaktero [redakti | redakti fonton] Ludo kunlabora inter infanoj. La ludo havas universalan karakteron, tio estas, ke la personoj de ĉiuj kulturoj ludis ĉiam. Multaj ludoj ripetiĝas en najbaraj socioj, sed ankaŭ en tre malproksimaj socioj. Ludo ekzistis en la historio de la homaro spite la malfacilojn en kelkaj epokoj por ludi, kiel ekzemple en la unuaj industriaj socioj aŭ sub sklaveco. Tamen, eĉ en tiaj malfacilaj cirkonstancoj, ludoj povis plenumi alian funkcion, nome distri kaj forgesigi pri la malfavoraj kondiĉoj. Ludoj evoluas laŭ la aĝo de la ludantoj kaj posedas karakterojn tre diferencajn depende de la studata kulturo. Aparte estas konsiderinda la rolo de ludo en la animalaj socioj kaj partikulare en la konduto de la junuloj, ekzemple de katidoj, ursidoj, simiidoj ktp. Tiuokaze la ludo povas utili kiel korpekzercado kaj kapablotrejnado utila siavice por gravaj bezonoj: predado, defendado, fuĝkapablo ktp. Reciproke simile oni povus diri pri la utilo de ludo en la homara socio, ĉar kelkaj ludoj povas utili por la akiro de diversaj kapabloj: matematikaj, fizikaj ktp. Diferenco inter ludo kaj distro [redakti | redakti fonton] Ludo estas foje uzata kiel sinonimo de ripozo, distro, ĝojo, mallaboro, sed infanoj ludas ankaŭ por malkovri, koni sin, la aliulojn kaj sian medion. En la animaloj ne gregemaj, la ludo aperas fundamente en la infana etapo kiel lernorimedo psikomova aŭ kiel eksperimento kaj en la plenkreska etapo kiel konduto rilata…