Qortora · Search · Indexed page

eo.wikipedia.orgFetched 2026-08-17T15:36:22Z

Vikipedio - Vikipedio

Vikipedio - Vikipedio Saltu al enhavo Ĉefa menuo Ĉefa menuo movigi al flanka panelo kaŝi Navigado Ĉefpaĝo Komunuma portalo Diskutejo Aktualaĵoj Lastaj ŝanĝoj Novaj paĝoj Hazarda paĝo Specialaj paĝoj Helpo Serĉi Serĉi Aspekto Donaci Krei konton Ensaluti Personaj iloj …

Open original source · Full cached text

Vikipedio - Vikipedio Saltu al enhavo Ĉefa menuo Ĉefa menuo movigi al flanka panelo kaŝi Navigado Ĉefpaĝo Komunuma portalo Diskutejo Aktualaĵoj Lastaj ŝanĝoj Novaj paĝoj Hazarda paĝo Specialaj paĝoj Helpo Serĉi Serĉi Aspekto Donaci Krei konton Ensaluti Personaj iloj Donaci Krei konton Ensaluti Enhavo movigi al flanka panelo kaŝi Komenco 1 Historio 2 Kvalito 3 Komunumo 4 Esperantistoj kaj Vikipedio Baskuli Esperantistoj kaj Vikipedio subsekcio 4.1 Studoj 5 Vikipedioj en unuopaj lingvoj 6 Referencoj 7 Vidu ankaŭ 8 Eksteraj ligiloj Ŝaltu la enhavtabelon Vikipedio 321 lingvoj Аԥсшәа Acèh Адыгабзэ Afrikaans Alemannisch አማርኛ Aragonés Ænglisc Obolo अंगिका العربية ܐܪܡܝܐ الدارجة مصرى অসমীয়া Asturianu Atikamekw Авар अवधी Aymar aru Azərbaycanca تۆرکجه Башҡортса Basa Bali Boarisch Žemaitėška Batak Toba Bikol Central Беларуская (тарашкевіца) Беларуская Betawi Български भोजपुरी Bislama Banjar ပအိုဝ်ႏဘာႏသာႏ Bamanankan বাংলা བོད་ཡིག Bòo pìkkà বিষ্ণুপ্রিয়া মণিপুরী Brezhoneg Bosanski Basa Ugi Буряад Català Chavacano de Zamboanga 閩東語 / Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄ Нохчийн Cebuano Chamoru ᏣᎳᎩ Tsetsêhestâhese کوردی Corsu Qırımtatarca Čeština Kaszëbsczi Словѣньскъ / ⰔⰎⰑⰂⰡⰐⰠⰔⰍⰟ Чӑвашла Cymraeg Dansk Dagbanli Deutsch Thuɔŋjäŋ Zazaki Dolnoserbski Kadazandusun डोटेली ދިވެހިބަސް ཇོང་ཁ Ελληνικά Emiliàn e rumagnòl English Español Eesti Euskara Estremeñu فارسی Mfantse Fulfulde Suomi Võro Na Vosa Vakaviti Føroyskt Français Arpetan Nordfriisk Furlan Frysk Gaeilge Gagauz 贛語 Kriyòl gwiyannen Gàidhlig Galego گیلکی Avañe'ẽ गोंयची कोंकणी / Gõychi Konknni Bahasa Hulontalo 𐌲𐌿𐍄𐌹𐍃𐌺 Ghanaian Pidgin ગુજરાતી Wayuunaiki Gungbe Gaelg Hausa 客家語 / Hak-kâ-ngî Hawaiʻi עברית हिन्दी Hrvatski Hornjoserbsce Kreyòl ayisyen Magyar Հայերեն Արեւմտահայերէն Interlingua Jaku Iban Bahasa Indonesia Interlingue Igbo Igala Iñupiatun Ilokano ГӀалгӀай Ido Íslenska Medžuslovjansky Italiano ᐃᓄᒃᑎᑐᑦ / inuktitut 日本語 Patois La .lojban. Jawa ქართული Qaraqalpaqsha Taqbaylit Адыгэбзэ Kabɩyɛ Tyap Kumoring Gĩkũyũ Қазақша ភាសាខ្មែរ ಕನ್ನಡ Yerwa Kanuri 한국어 Перем коми Къарачай-малкъар کٲشُر Ripoarisch Kurdî Kernowek Кыргызча Latina Ladino Lëtzebuergesch Лакку Лезги Lingua Franca Nova Luganda Limburgs Ligure Ladin Lombard Lingála ລາວ Lietuvių Latgaļu Latviešu Madhurâ मैथिली Basa Banyumasan Мокшень Malagasy Олык марий Māori Minangkabau Македонски മലയാളം Монгол ꯃꯤꯇꯩ ꯂꯣꯟ ဘာသာမန် मराठी Кырык мары Bahasa Melayu Malti Mirandés မြန်မာဘာသာ Эрзянь مازِرونی Nāhuatl Napulitano Nedersaksies Plattdüütsch नेपाली नेपाल भाषा Oshiwambo Nederlands Norsk nynorsk Norsk bokmål Novial ߒߞߏ IsiNdebele seSewula Nouormand Sesotho sa Leboa Nupe Chi-Chewa Occitan Livvinkarjala Oromoo ଓଡ଼ିଆ Ирон ਪੰਜਾਬੀ Pangasinan Kapampangan Papiamentu Picard Naijá Deitsch Pälzisch पालि Polski Piemontèis پنجابی Ποντιακά Nawat پښتو Português Runa Simi ရခိုင် Rumantsch Romani čhib Ikirundi Română Armãneashti Tarandíne Русский Русиньскый संस्कृतम् Саха тыла ᱥᱟᱱᱛᱟᱲᱤ Sardu Sicilianu Scots سنڌي Davvisámegiella Sängö Srpskohrvatski / српскохрватски Taclḥit တႆး සිංහල Simple English Slovenčina Slovenščina Gagana Samoa Anarâškielâ ChiShona Soomaaliga Shqip Српски / srpski Sranantongo SiSwati Sesotho Seeltersk Sunda Svenska Kiswahili ꠍꠤꠟꠐꠤ Ślůnski Sakizaya தமிழ் ತುಳು ᥖᥭᥰ ᥖᥬᥲ ᥑᥨᥒᥰ తెలుగు Tetun Тоҷикӣ ไทย ትግርኛ Türkmençe Tagalog Tolışi Setswana Toki pona Tok Pisin Türkçe Xitsonga Татарча / tatarça ChiTumbuka Twi Reo tahiti Тыва дыл Удмурт ئۇيغۇرچە / Uyghurche Українська اردو Oʻzbekcha / ўзбекча Tshivenda Vèneto Vepsän kel’ Tiếng Việt West-Vlams Volapük Walon Winaray Wolof 吴语 Хальмг IsiXhosa მარგალური ייִדיש Yorùbá Vahcuengh Zeêuws ⵜⴰⵎⴰⵣⵉⵖⵜ ⵜⴰⵏⴰⵡⴰⵢⵜ 文言 閩南語 / Bân-lâm-gí 粵語 中文 IsiZulu Redakti ligilojn Artikolo Diskuto Esperanto Legi Redakti Redakti fonton Vidi historion Iloj Iloj movigi al flanka panelo kaŝi Agoj Legi Redakti Redakti fonton Vidi historion Ĝenerale Ligiloj ĉi tien Rilataj ŝanĝoj Alŝuti dosieron Konstanta ligilo Informoj pri la paĝo Citi ĉi tiun artikolon Akiri mallongigitan URL Switch to legacy parser Presi/elporti Krei libron Elŝuti kiel PDF Presebla versio En aliaj projektoj Abstract Wikipedia Vikimedia Komunejo Meta-Wiki Vikicitaro Ero en Vikidatumoj Aspekto movigi al flanka panelo kaŝi El Vikipedio, la libera enciklopedio 3-a de oktobro 2018"},"lando":{"wt":""},"kategorio":{"wt":"[[Reta enciklopedio]]"},"lingvoj":{"wt":"Multaj"},"posedanto":{"wt":"[[Fondaĵo Vikimedio]]"},"registriĝo":{"wt":"libervola"},"fondiĝo":{"wt":"{{dato|15|1|2001}}"},"stato":{"wt":"aktiva"}},"i":0}}]}'> Vikipedio Vikipedio Vikipedio Vikimedia enhavoprojekto • malfermita enhavo • crowdsourced project • uzant-generita enhavplatformo • tre granda Interreta platformo • sociotope • self-depicting entity • digital public good Priskribo Ĉefpaĝo de la Esperanta Vikipedio, 3-a de oktobro 2018 Retadreso wikipedia.org Kategorio Reta enciklopedio Lingvo(j) Multaj Posedanto Fondaĵo Vikimedio Registriĝo libervola Fondiĝo 15-a de januaro 2001 Stato aktiva v • d • r Vikipedio (angle Wikipedia [ŭikipidia]) estas interreta, plurlingva reta enciklopedio kun enhavo laŭ la koncepto de libera verko. Ĝin verkadas volontuloj surbaze de amaskunlaboro – ĉiu homo kun aliro al la Interreto rajtas ŝanĝi la enhavon de preskaŭ ĉiu artikolo. Tamen oni ne rajtas fari ion ajn, sed devas sekvi certajn regulojn. La plej gravaj estas konformo al enciklopedieco, neŭtraleco kaj respekto. La projekto komenciĝis je la 15-a de januaro 2001 apud Nupedia – simila, sed de fakuloj verkita projekto. Vikipedion nun administras la senprofitcela Fondaĵo Vikimedio. Dum aprilo de 2015 jaro ekzistis 288 lingvo-versioj de Vikipedio.[1] En oktobro 2015 ĉiuj diverslingvaj Vikipedioj entute havis pli ol 36 milionojn da artikoloj.[2] Preskaŭ kvin milionoj el ili estis en la anglalingva versio, ĉirkaŭ du milionoj en la sveda kaj germana, dum la Esperanta enhavas nun 388 689 artikolojn. Kvindek kvar vikipedioj havis pli ol 100 000 artikolojn. Ekde sia fondiĝo Vikipedio daŭre pli populariĝis, kaj ĝia sukceso instigis fondon de pluraj frataj projektoj. La nomo Vikipedio estas esperantigo de la angla Wikipedia, kunfando de la havaja vorto wiki (signifas 'rapide') kaj la angla encyclop(a)edia (‘enciklopedio’). La vortero paedia venas tralatine el la greka paideia, ‘eduko’, tiu siavice el pais, ‘infano’. Historio [redakti | redakti fonton] Ekrankopio de la portalo de Vikipedio montranta la malsamajn lingvojn ordigitaj laŭ artikola kalkulo La Vikipedia emblemo esperanta. Wikipedia monument. Słubice, Pollando 2014. La anglalingva Vikipedio estis la unua Vikipedio. Fondite je la 15-a de januaro 2001, fare de Jimmy Wales kaj Larry Sanger, ĝi montras, ke la principo de libera scio ja estas aplikebla al reta enciklopedio. Malgraŭ la meza kvalito de multaj artikoloj en la komenco, tra tempo ili pliboniĝas kaj altiĝas en kvalito.[3] Jam fine de 2001 ekzistis preskaŭ dudek lingvo-versioj. La Esperanta Vikipedio estis fondita je la 6-a de novembro 2001 de Chuck Smith. En decembro 2001, li laboris kun Jerry Muelver kaj Stefano Kalb por fari bazan vikipedion de 139 artikoloj. La Esperanto-Vikipedio publikiĝis je la 2-a de januaro 2002 kun pli ol 300 paĝoj. Ĝi ricevis la tutajn enhavojn de Enciklopedio Cigneta, Enciklopedio Kalblanda kaj Monda Faktolibro. Ceteraj tekstdonacoj venas de la Enciklopedio de Esperanto, de Monato kaj pluraj libroj, kun konsento de la aŭtoroj. La 17-an de junio 2015 oni atribuis al Wikipedia la premion Princo de Asturio pri Kunlaborado.[4] Kvalito [redakti | redakti fonton] Vikipedio estas estrata de senpartieco Kritikistoj asertas, ke permeso redakti Vikipedion fare de kiu ajn igas ĝin nefidinda. Vikipedio enhavas nenian oficialan institucion, kiu okupiĝus per verkontrolado de faktoj, kaj la redaktantoj mem ne ĉiam devas bone koni temon, pri kiu ili verkas. En interparolo kun The Guardian bibliotekisto Philip Bradley esprimis sin, ke "li ne uzus Vikipedion kaj ke li ne konas eĉ unu bibliotekiston, kiu uzas Vikipedion. Ĉefa problemo estas manko de organoj. De eldonejo de presitaj publikaĵoj eblas atendi garantion, ke iliaj informoj estas fidindaj, ĉar de tio dependas ilia vivtenado. Diference de io tia (Vikipedio), kio bildiĝas sur ekrano." (Waldman, 2004). Simile reagas ankaŭ Ted Pappas, ĉefredaktoro de Encyclopaedia Britannica, kiu diris en The Guardian: "Supozo por Vikipedio estas, ke per iom-post-ioma plibonigado ĝi perfektiĝos en senerarecon, sed tiu ĉi supozo estas neniel pruvita." Pri Vikipedio kiel fonto de informoj esprimis sin Danah Boyd en la jaro 2005: "Tio neniam estos enciklopedio, sed ĝi enhavos ampleksan konon, kiu estos tute taŭga por aliaj celoj. Sed malgraŭ tio tradiciaj enciklopedioj senĉese enhavas laŭleĝan revokon, kiu proklamas, ke ili rifuzas kian ajn respondecon pri eraroj en publikaĵo." Jimmy Wales En 2004, Robert McHenry, la eksa redaktoro de Encyclopaedia Britannica, en artikolo Je fidindeco fondita enciklopedio kritikis metodojn kaj verkado kiel: "kiel ajn proksime la artikoloj de Vikipedio gvidos al fidindeco, ĝi estos por ĉiam malfermita al neinformitoj kaj duon-analfabetuloj, kiuj puŝas la nazon en ĉion… Uzanto, kiu vizitos Vikipedion, por ke li eklernu ion, estos ĉiam en pozicio de vizitanto de publika necesejo. Aŭ je unua ekvido ĝi estas malpurigita, do ĉiu scias, ke li atentu aŭ ĝi aspektos tute pure, kio povas kaŭzi falsan senton de sekureco. Sed la persono neniam certe scias, kiu uzis tiun ĉi aparaton antaŭ li." Aaron Krowne verkis artikolon, kiu rebatis la metodojn uzitajn de McHenry nomante ilin "TND" (angle FUD), kio estas komerca mallongigo de "timo, necerteco kaj dubo". Larry Sanger, la eksa ĉefredaktoro, kritikis Vikipedion fine de la jaro 2004 pro tio, ke ĝi malŝatigas fakecon. Pli poste li ankoraŭ kulpigis plimulton de tiuj, kiuj donas interretajn servojn, ke "ili okupas" Vikipedion. Vikipedio kredas, ke ties procedo de reguligado de artikoloj estos tio, ke ties enhavo estas donita al granda nombro de uzantoj, kio gvidos al precizeco de informo. Citante leĝon de Linis pri evoluo de malfermita fonto Sanger antaŭe esprimis sin: "Supozante sufiĉon de okuloj ĉiuj eraroj estas malhaveblaj." La teknologiulo Joi Ito skribis pri Vikipedio: "Kvankam dependas de la tereno, la demando senĉese restas, ĉu vera estas tio, kio devenas el kredinda fonto aŭ el fonto, kiun rigardis miloj da homoj (kun ebleco de komentario) kaj kiu supervivis." Male, aŭtoroj, kiuj partoprenis en neformala testo pri konstato de kapableco de Vikipedio kapti erarajn informojn, notis, ke: "tio ne estas mekanismo, kiu verkontroligas faktojn, sed prefere tio estas formo de balotsistemo" kaj tiu fakto, kiu videble ne aspektas tre trompe, povas esti akceptita kiel vero. Vikipedio estas kulpigita pr…