Qortora · Search · Indexed page

eo.wikipedia.orgFetched 2026-08-17T04:14:00Z

SEPA - Vikipedio

SEPA - Vikipedio Saltu al enhavo Ĉefa menuo Ĉefa menuo movigi al flanka panelo kaŝi Navigado Ĉefpaĝo Komunuma portalo Diskutejo Aktualaĵoj Lastaj ŝanĝoj Novaj paĝoj Hazarda paĝo Specialaj paĝoj Helpo Serĉi Serĉi Aspekto Donaci Krei konton Ensaluti Personaj iloj Donac…

Open original source · Full cached text

SEPA - Vikipedio Saltu al enhavo Ĉefa menuo Ĉefa menuo movigi al flanka panelo kaŝi Navigado Ĉefpaĝo Komunuma portalo Diskutejo Aktualaĵoj Lastaj ŝanĝoj Novaj paĝoj Hazarda paĝo Specialaj paĝoj Helpo Serĉi Serĉi Aspekto Donaci Krei konton Ensaluti Personaj iloj Donaci Krei konton Ensaluti Enhavo movigi al flanka panelo kaŝi Komenco 1 Enhavo kaj signifo de la projekto SEPA 2 Manifesto de SEPA 3 Partoprenaj landoj 4 Tempoframo 5 Esperanta nomo 6 Eksteraj ligiloj Ŝaltu la enhavtabelon SEPA 29 lingvoj العربية Български Čeština Deutsch Ελληνικά English Español فارسی Suomi Français Gaeilge Galego Hrvatski Հայերեն Bahasa Indonesia Italiano Nederlands Polski Română Русский Slovenčina Slovenščina Shqip Српски / srpski Svenska Türkçe Українська Oʻzbekcha / ўзбекча 中文 Redakti ligilojn Artikolo Diskuto Esperanto Legi Redakti Redakti fonton Vidi historion Iloj Iloj movigi al flanka panelo kaŝi Agoj Legi Redakti Redakti fonton Vidi historion Ĝenerale Ligiloj ĉi tien Rilataj ŝanĝoj Alŝuti dosieron Konstanta ligilo Informoj pri la paĝo Citi ĉi tiun artikolon Akiri mallongigitan URL Switch to legacy parser Presi/elporti Krei libron Elŝuti kiel PDF Presebla versio En aliaj projektoj Vikimedia Komunejo Ero en Vikidatumoj Aspekto movigi al flanka panelo kaŝi El Vikipedio, la libera enciklopedio Por nombro, vidu la paĝon 7 (nombro). La bildo montras la 32-membroŝtatojn de la tiel nomata SEPA-areo (Eŭropa Pag-Areo) inkluzive de du nemembroj SEPA estas mallongigo de la angla Single Euro Payments Area (traduko: unuopa eŭro-pagareo). Laŭ la nunaj planoj komence de 2008 ĉiuj bankoj de la eŭro-zono kapablu prilabori ne nur transŝtatajn eŭro-ĝirojn, sed ankaŭ pagojn per kartoj kaj aŭtomatajn enkasigojn (de periode ripetiĝantaj pagoj, kiel elektro, abono k.s.). Komence de 2010 la enlandaj kaj eŭro-pagsistemoj integriĝu, tiel ke por civitano ne plu rimarkeblos diferenco inter enlanda kaj SEPA-pago. Enhavo kaj signifo de la projekto SEPA [redakti | redakti fonton] La SEPA-projekto celas al pli facila kaj unuece funkcianta eŭro-rilata moninterŝanĝo en Eŭropo kaj dependaj teritorioj. Ĝi reguligas la sekvajn monrilatajn procedojn: Transpago ("SEPA Credit Transfer"), ekde 2008. Baza rekta kontodebetado ("SEPA Direct Debit CORE/COR1"). Interentreprena kontodebetado ("SEPA Direct Debit B2B") kun malpli longaj limdatoj kaj sen la rajto de kontraŭdiro por uzo inter kompanioj. Kartopagoj ("SEPA Cards Framework"), rilatas al kreditkartoj kaj debetkartoj, do ĉio "plastmono". La ĉefaj elementoj de la projekto SEPA estas la kreado de unueca jura framo laŭ regularo 2560/2001/EK, teĥnikaj kaj dokumentaj normoj, ekz-e unuecaj dosier-formatoj laŭ ISO-20022. SEPA ne traktas paperĉekojn; ili estonte uzeblos nur enlande kaj eble baldaŭ tute malaperos. Manifesto de SEPA [redakti | redakti fonton] En decembro 2004, la Eŭropa Pago-Konsilio anoncis: “SEPA estos areo kie la civitanoj, firmaoj kaj aliaj ekonomiaj agantoj povos pagi kaj esti pagataj per eŭroj ĉu translime aŭ enlande sub la samaj bazaj kondiĉoj, rajtoj kaj devoj sendepende de siaj sidlokoj ene de Eŭropo.” Partoprenaj landoj [redakti | redakti fonton] Komence de la jaro 2013 partoprenis 32 eŭropaj landoj: ĉiuj 27 membroj de la Eŭropa Unio (el kiuj estas la 17 landoj de la Eŭroareo), tri landoj de la Eŭropa Ekonomia Areo (Islando, Liĥtenŝtejno kaj Norvegujo) kaj Svisujo kaj Monako. En kelkaj SEPA-partoprenlandoj, kiel Belgio kaj Germanio, la pagsistemo jam estas aŭtomatigita kaj pro tio la necesaj investoj estas malpli altaj ol en landoj, kie plena aŭtomatigo ankoraŭ estas starigenda pro manko de moderna interbanka pagsistemo. Tamen, kelkaj financaj institucioj komence de 2013 publike atentigis pri la fakto, ke la entreprenoj de la SEPA-partoprenantaj landoj subtaksas la bezonatajn investojn kaj la bezonatan tempon eĉ en landoj kiel Germanio, kie la elirsituacio estas pli favora ol averaĝe. Tempoframo [redakti | redakti fonton] La unuaj elementoj de SEPA estas jam enkondukitaj en 2008. La sekva tempoplano estis laŭ ECB tiel: 2012-03-31 Regulo nr-o 260/2012 ekvalidiĝis: tut-Eŭropa atingeblo. Finiĝo de la 50'000 eŭro-limo por reciproka ŝarĝado. 2012-11-01 Forigo de pagoŝarĝoj por multflanke interŝanĝaj translimo-transakcioj (angle "MIFs") ĉe rekta debetado. 2014-02-01 Limdato por SEPA-migrado rilate al ĝirado kaj rekta kontodebetado ene de la eŭro-areo. Por enlandaj pagoj neniu bezono de la internacia entreprena identignombro BIC (angle: business identifier code). 2016-02-01 Neniu bezono de la BIC por translimaj pagoj. Migrado de la niĉo-produktoj finita. 2016-10-31 SEPA ĝirado kaj rekta kontodebetado ankaŭ en la partoprenaj landoj ekstere de la eŭro-areo. 2017-02-01 Forigo de pagoŝarĝoj por multflanke interŝanĝaj enlandaj transakcioj ĉe rekta debetado. Esperanta nomo [redakti | redakti fonton] En gazetoj kaj la reto ofte troviĝas kiel Esperanta nomo "unuigita eŭro-pagzono". Tamen, la angla vorto single ne signifas unuigita, sed unuopa, kaj la angla vorto area ne signifas zono, sed areo. La vorto zono signifas (citata laŭ Reta Vortaro) 1. "Strio el ŝtofo", 2. "Talio, parto de la korpo", 3. "Ĉio, kio ĉirkaŭas kiel zono", 4. "Parto de sfero situanta inter du paralelaj ebenoj", 5. "Iu el la teraj regionoj, proksimume situantaj inter du ebenoj paralalelaj al la ekvatora ebeno". Neniu de tiuj signifoj ĉi-tie taŭgas. Eksteraj ligiloj [redakti | redakti fonton] Kategorio SEPA en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj) Eblas observi la progreson de la SEPA-projekto per la retejo de la Eŭropa Centra Banko{{citon}}</span>."}]],"parts":[{"template":{"target":{"wt":"404","href":"./Ŝablono:404"},"params":{"date":{"wt":"August 2021"},"bot":{"wt":"InternetArchiveBot"},"fix-attempted":{"wt":"yes"}},"i":0}}]}'>{{citon}}</span>."}]]}'>[rompita ligilo]. Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=SEPA&oldid=9444188" Kategorio: Mono Kaŝita kategorio: Artikoloj kun rompitaj ligiloj Ĉi tiu paĝo estis lastafoje redaktita je 12:20, 2 aŭg. 2026. Page was rendered with Parsoid. La teksto disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Neadaptita; eble aldonaj kondiĉoj aplikeblas. Vidu la uzkondiĉojn por detaloj. Regularo pri respekto de la privateco Pri Vikipedio Malgarantioj Juraj & sekurecaj kontaktoj Code of Conduct Programistoj Statistikoj Deklaro pri kuketoj Poŝtelefona vido Serĉi Serĉi Ŝaltu la enhavtabelon SEPA 29 lingvoj Aldoni temon