Usono - Vikicitaro Saltu al enhavo Ĉefa menuo Ĉefa menuo movigi al flanka panelo kaŝi Navigado Ĉefpaĝo Diskutejo Lastaj ŝanĝoj Hazarda paĝo Helpo Vikicitaraj ligiloj Aŭtoroj Verkoj Proverboj Filmoj Temoj Kategorioj Serĉi Serĉi Aspekto Donaci Krei konton Ensaluti Personaj iloj Donaci Krei konton Ensaluti Enhavo movigi al flanka panelo kaŝi Komenco 1 Citaĵoj Baskuli Citaĵoj subsekcio 1.1 Jean Baudrillard 1.2 Zbigniew Brzeziński 1.3 Erich Fromm 1.4 Aleksander Herzen 1.5 Eric Hoffer 1.6 Samuel P. Huntington 1.7 Ilja Ilf, Eŭgeno Petrov 1.8 Martin Luther King 1.9 Henry Kissinger 1.9.1 Diplomatio [1994] 1.9.2 Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001] 1.10 Marshall McLuhan 1.11 Andrej Movĉan 1.12 Aleksej Navalnij 1.13 José Ortega y Gasset 1.14 Brent Scowcroft 1.15 Thomas Szasz 1.16 Hunter S. Thompson 1.17 Alexis de Tocqueville 2 Vidu ankaŭ 3 Referencoj Ŝaltu la enhavtabelon Usono 32 lingvoj العربية Azərbaycanca Български বাংলা Català Čeština Dansk Deutsch Ελληνικά English Español Eesti فارسی Suomi Français עברית Magyar Հայերեն Bahasa Indonesia Italiano 日本語 Norsk nynorsk Polski Português Română Русский Slovenčina Српски / srpski Türkçe Українська Tiếng Việt 中文 Redakti ligilojn Artikolo Diskuto Esperanto Legi Redakti Vidi historion Iloj Iloj movigi al flanka panelo kaŝi Agoj Legi Redakti Vidi historion Ĝenerale Ligiloj ĉi tien Rilataj ŝanĝoj Alŝuti dosieron Konstanta ligilo Informoj pri la paĝo Citi ĉi tiun paĝon Akiri mallongigitan URL Presi/elporti Krei libron Elŝuti kiel PDF Presebla versio En aliaj projektoj Abstract Wikipedia Vikimedia Komunejo Vikinovaĵoj Vikipedio Vikivojaĝo Ero en Vikidatumoj Aspekto movigi al flanka panelo kaŝi El Vikicitaro Usono Usono Aliaj projektoj Usono en Vikipedio Usono en Komunejo Usono en Komuneja kategorio Usono en Vikivortaro Usono en Vikinovaĵoj Usono estas ŝtato en Nordameriko, kiu limas kun Kanado kaj Meksiko. Citaĵoj [redakti] «Al miaj sampatrujanoj, kiuj ofte demandis min, kie estus pli bone apliki fortojn por kontraŭstari al la sovetia minaco, mi estis devigita respondi: atentu niajn usonajn mankojn, aferojn kiujn ni mem plej multe hontas kaj kiuj tre zorgigas nin mem; la rasan problemon, vivkondiĉojn en niaj urbegoj, problemojn de edukado kaj vivmedio de nia junularo, kreskantan abismon inter specialaj scioj kaj amasa kompreno.» George F. Kennan,Russia, the Atom and the West [1957] «La plej granda masko, kiun mi vidis, estas Usono. "Ĉiuj ridetas — neniu ridetas".» «Самая большая маска, которую я видел, это Соединенные Штаты Америки. «Все улыбаются — никто не улыбается».» Boris Nemcov,Provincano [1997] «Kreema traktado de la problemoj defiantaj Usonon, malfermiteco kaj senĝeneco — ĉio ĉi ebligas malkaŝi internan potencialon de la homoj. Mi opinias ke grandparte danke al tio Usono atingis tiel impresajn sukcesojn je sia evoluo.» «Творческий подход к решению стоящих перед Америкой проблем, открытость и раскрепощённость — это даёт возможность раскрыть внутренний потенциал людей. Я думаю, что в значительной степени благодаря этому Америка добилась таких потрясающих успехов в своём развитии.» Vladimir Putin,[Intervjuo al usona ĵurnalisto Charlie Rose, la 29-an de septembro 2015][1] «[pri la Sueza krizo] Hodiaŭ en la mondo estas nur du grandaj potencoj – Usono kaj Sovetunio […] ultimato starigis Brition kaj Francion je iliaj lokoj kiel ŝtatoj ne grandaj, nek fortaj.» Anŭar al-Sadat [la 19-an de novembro 1956] «[…] eksterlandanoj, suferantaj pro psikopatia personeco, epilepsio aŭ mensa neplenvaloreco […] devas esti ekskludataj el la enlasataj al Usono.» Akto pri enmigrado kaj civitaniĝo. 1952. [66 Stat. 182, 8 U.S.C., paragraph 1182a] «[pri Usono] Nia lando staras sojle de longa politika milito inter maldekstruloj kaj dekstruloj.» James Thomson,A House Divided [2010] «Ĉies vojaĝo estas individua. Se vi enamiĝas je knabo, vi enamiĝas je knabo. La fakto ke multaj usonanoj konsideras tion esti malsano rivelas pli pri ili ol pri samseksemo.» James Baldwin «La spirito de militismo jam difuzis en ĉiujn partojn de la vivo. Mi ja konvinkiĝis, ke militismo estas pli grava danĝero ĉi tie ol en ĉiu alia lando, pro la multaj subaĉetoj, kiujn kapitalismo proponas al tiuj, kiujn ĝi volas detrui.» «The spirit of militarism has already permeated all walks of life. Indeed, I am convinced that militarism is a greater danger here than anywhere else, because of the many bribes capitalism holds out to those whom it wishes to destroy.» Emma Goldman «En Usono oni povas maljuniĝi sen devi plenkreskiĝi.» «In Amerika kann man alt werden, ohne erwachsen werden zu müssen.» Thomas Gottschalk,SWR Nachtcafé la 15-an de oktobro 2004 «Por multaj la "usona revo" iĝis koŝmaro.» «For many, the American dream has become a nightmare.» Bernie Sanders «Se vi venigas min al la plej 'senalkohola' kantono de la plej konservisma subŝtato [de Usono], post du horoj tiu ĉi persistema epikurano trovos por vi ĉiujn drogojn, putinojn, kaj alkoholaĵojn, kiujn vi bezonos por pasigi eventoplenan semajnfinon.» «Take me to the driest county in the most conservative state [in the U.S.], and in two hours this determined hedonist will find you all the drugs, whores, and booze you'll need to pass an eventful weekend.» Dan Savage,Skipping Towards Gomorrah «La plej grava minaco al Usono hodiaŭ ne estas komunismo. Ĝi estas la moviĝo de Usono al faŝisma teokratio, kaj ĉio, kio okazis dum la administrado de Reagan, gvidas nin rekte tra tiu kondukilo [...] Mi ja pensas tion. [...] Kiam oni havas registaron, kiu preferas iun moralan kodekson derivitan de iu religio, kaj tiu morala kodekso iĝas leĝaro por konformi al unu religia vidpunkto, kaj se okazas, ke tiu kodekso estas tre, tre dekstra, preskaŭ ĝis Attila la Huno [...]» «The biggest threat to America today is not communism. It's moving America toward a fascist theocracy, and everything that's happened during the Reagan administration is steering us right down that pipe [...] I really think that. [...] When you have a government that prefers a certain moral code derived from a certain religion and that moral code turns into legislation to suit one certain religious point of view, and if that code happens to be very, very right wing, almost toward Attila the Hun [...]» Frank Zappa je Crossfire, 1986 «Feliĉe por la okupataj frenezuloj, kiuj regas nin, ni konstante estas Usonaj Ŝtatoj de Amnezio (USA). Ni lernas nenion, ĉar ni memoras nenion.» «(angle) Happily for the busy lunatics who rule over us, we are permanently the United States of Amnesia. We learn nothing because we remember nothing.» Gore Vidal «Dum mi estas urbestro de tiu ĉi urbo la grandaj industrioj estas sekuraj. Ni aŭdas pri konstituciaj rajtoj, libera esprimado kaj la libera gazetaro. Ĉiufoje, kiam mi aŭdas tiujn ĉi vortojn, mi diras al mi: 'Tiu viro estas Ruĝa, tiu viro estas Komunisto.' Vi neniam aŭdas veran usonan paroladon tia.» «(angle) As long as I am mayor of this city the great industries are secure. We hear about constitutional rights, free speech and the free press. Every time I hear these words I say to myself, 'That man is a Red, that man is a Communist.' You never hear a real American talk like that.» Frank Hague «Memoru ĉiam, ke la kaŭzo de Usono estas la kaŭzo de la homa naturo.» «(angle) Remember always that the cause of the United States is the cause of human nature.» William H. Seward Jean Baudrillard [redakti] «Disneyland ekzistas por kaŝi, ke Disneyland efektive estas la “reala” lando — la tuta “reala” Usono (proksimume same kiel la prizonoj servas por kaŝi, ke la tuta socio en sia pleneco, en sia banala ĉieeco estas la malliberejo).» Jean Baudrillard,Simulakroj kaj simulaĵoj [1981] «[pri Usono] Homoj ne plu interesiĝas unu pri alia, sed por tio ekzistas diversaj kluboj kaj societoj. Ili ne plu tuŝas unu la alian, sed ekzistas kontaktoterapio. Ili ne plu piediras, sed okupiĝas pri saniga kurado ktp. Ĉie oni restarigas perditajn kapablojn aŭ degradiĝintajn korpojn, aŭ perditan komunikkapablon, aŭ perditan manĝoguston.» Jean Baudrillard,Simulakroj kaj simulaĵoj [1981] «…histerio de ŝveliĝo estas unu el plej mirindaj signoj de la usona kulturo…» Jean Baudrillard,La fatalaj strategioj [1983] «La usonanoj ja pro siaspeca egocentrisma altanimeco aŭ stulteco povas lukti kontraŭ malamiko, nur imaginte lin simila al si mem. Ili estas samtempe kaj la misiistoj, kaj la novkonvertitoj je sia propra vivmaniero, kiun ili triumfe projekcias sur la mondon. Ili ne kapablas imagi la Aliulon kaj sekve militi kontraŭ li persone. Tio kontraŭ kio ili militas, estas alieco de tiu la Aliulo kaj tio, al kio ili strebas estas redukto de tiu ĉi alieco, konvertado je sia kredo kaj se tio ne eblas — ekstermo (kiel kaze de la indianoj).» Jean Baudrillard,La Golfa milito ne okazis [1991] «Jen la israelanoj estas ne tiom skrupulemaj. Ili rigardas la Aliulon en lia tute nekaŝita malamikeco, sen iluzioj kaj duboj. La Aliulon, la arabon, ne eblas konverti, lia alieco estas nekorektebla, oni ne povas lin ŝanĝi, oni povas lin nur bridi kaj konkeri. Ĉe tio ili tamen agnoskas la Aliulon, kvankam ne komprenas lin. La usonanoj ne nur ne komprenas, sed ankaŭ ne agnoskas.» Jean Baudrillard,La Golfa milito ne okazis [1991] «La usonanoj… komprenas nur povon kaj ili estas konvinkitaj pri sia boneco… Al ĉiuj trukoj de la Aliulo ili respondos per sia kuglorezista karaktero kaj blenditaj aŭtoj.» Jean Baudrillard,La Golfa milito ne okazis [1991] «Ĉio ĉi okazas ĉar la Aliulo, same kiel la Malbono, estas neimagebla… Malakcepto, estigata de plena identigo kun si mem surbaze de moralaj valoroj kaj teknika povo. Tio estas Usono, kiu opinias ke ekzistas nur Usono kaj je manko de aliaj fiksrigardas sin mem kun ĉiam pli freneza kompato.» Jean Baudrillard,La agonio de povo [2010] Zbigniew Brzeziński [redakti] «[pri la Dua mondmilito] …malvenko de Germanio estis difinita precipe de du ekstereŭropaj venkintoj — Usono kaj Sovetunio…» Zbigniew Brzeziński,La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997] «[pri la Malvarma milito] Usono estis vaste konsiderata kiel reprezentanto de estonteco, kiel la socio, kiu meritas fascinon kaj dignas je imitado. Kaj inverse, Rusio rilate kulturon estigis malestimon flanke de plejparto de siaj vasaloj en Centra Eŭropo kaj eĉ pli grandan malestimon flanke de sia ĉefa kaj ĉiam pli necedema aliancano — Ĉinio.» Zbigniew Brzeziński,La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997] «NATO ligas la plej evoluintajn kaj influajn ŝtatojn de Eŭropo al Usono, transformante Usonon je la ĉefa aganto eĉ en la internaj eŭropaj aferoj.» Zbigniew Brzeziński,La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997] «Krome necesas konsideri kiel parton de la usona sistemo la tutmondan sistemon de specialiĝintaj organizaĵoj, speciale la “internaciajn” financajn instituciojn. La Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Banko, oni povas diri, reprezentas tutmondajn interesojn kaj ilia kliento povas esti nomata la tuta mondo. Tamen efektive en ili dominas la usonanoj…» Zbigniew Brzeziński,La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997] «Malsame al la antaŭaj imperioj, tiu ĉi vasta kaj komplika tutmonda sistemo ne estas hierarkia piramido. Inverse, Usono staras centre de la interligita Universo, en kiu la povo estas realigata pere de konstanta manovrado, dialogo, difu…