Legu Kaj Ridu Unua-pagho >> Legu kaj Ridu Humurajhoj Konfuza transdiro Dommastrino revenis hejmen kun achetita porka lango. Kiam shi estis puriganta la chambron en la supra etagho, shi diris al la fileto leganta malsupre: "Se viandisto venas pro mono, prenu 2 dolarojn el mia monu…
Legu Kaj Ridu Unua-pagho >> Legu kaj Ridu Humurajhoj Konfuza transdiro Dommastrino revenis hejmen kun achetita porka lango. Kiam shi estis puriganta la chambron en la supra etagho, shi diris al la fileto leganta malsupre: "Se viandisto venas pro mono, prenu 2 dolarojn el mia monujo kaj donu al li." Post nelonge venis pastro, kaj la fileto diris al la patrino: "Panjo, iu venis." Kaj shi diris: "Donu al li 2 dolarojn kaj diru al li, ke mi ne shatas lian langon." Nomumo Edzino: Mi volis nomi mian hundeton Byron, sed la patrino diris, ke tio humiligos la poeton. Kaj mi decidis nomi ghin per via nomo, sed la patrino malkonsentis. Edzo: Kiel afabla estas via patrino. Edzino: Shi diris, ke tio humiligos la hundeton. pliaj