Ludo - Vikicitaro Saltu al enhavo Ĉefa menuo Ĉefa menuo movigi al flanka panelo kaŝi Navigado Ĉefpaĝo Diskutejo Lastaj ŝanĝoj Hazarda paĝo Helpo Vikicitaraj ligiloj Aŭtoroj Verkoj Proverboj Filmoj Temoj Kategorioj Serĉi Serĉi Aspekto Donaci Krei konton Ensaluti Personaj iloj Donaci Krei konton Ensaluti Enhavo movigi al flanka panelo kaŝi Komenco 1 Citaĵoj Ŝaltu la enhavtabelon Ludo 22 lingvoj Azərbaycanca Български Bosanski Català Čeština Deutsch Ελληνικά English Español Eesti فارسی Français עברית Italiano 日本語 Lietuvių Polski Slovenčina Slovenščina Српски / srpski Українська Tiếng Việt Redakti ligilojn Artikolo Diskuto Esperanto Legi Redakti Vidi historion Iloj Iloj movigi al flanka panelo kaŝi Agoj Legi Redakti Vidi historion Ĝenerale Ligiloj ĉi tien Rilataj ŝanĝoj Alŝuti dosieron Konstanta ligilo Informoj pri la paĝo Citi ĉi tiun paĝon Akiri mallongigitan URL Presi/elporti Krei libron Elŝuti kiel PDF Presebla versio En aliaj projektoj Abstract Wikipedia Vikimedia Komunejo Vikipedio Ero en Vikidatumoj Aspekto movigi al flanka panelo kaŝi El Vikicitaro Ludo Ludo Aliaj projektoj Ludo en Vikipedio Ludo en Komunejo Ludo en Komuneja kategorio Ludo en Vikivortaro Ludo estas movoj de iu, io ludanta, distrocela okupo. Citaĵoj [redakti] «…en ŝercoj kaj ludoj ni rekonstruas tutecan personecon, kiu en ordinara mondo kaj profesia vivo povas uzi nur etan sektoron de sia ekzistado.» Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] «Same kiel la teknologioj estas larĝigoj de viva organismo, ankaŭ la ludoj, same kiel institucioj, estas larĝigoj de la socia homo kaj politika korpo.» Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] «Ludoj estas dramaj modeloj de nia psika vivo, senigantaj de tiuj aŭ aliaj streĉiĝoj.» Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] «La arto estas siaspeca civilizita anstataŭigo de la magiaj ludoj kaj ritoj…» Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] «…sen ludoj homo kaj socio sinkas je tranca aŭtomateco de zombio.» Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] «Kio malebligas al la milito esti vera ludo estas evidente la sama afero, kiu malebligas tion al valorpapera merkato kaj komerco, nome: la reguloj estas ne komplete konataj kaj akceptitaj de ne ĉiuj ludantoj. Krome en la milito kaj komerco plenforte partoprenas la spektantaro; same kiel en la aborigena socio mankas mallarĝsence la arto, ĉar en kreado de la arto estas engaĝita ĉiu.» Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] «[pri artistoj] Ili sciis ke estas okupitaj de kreado de vivaj modeloj de situacioj, kiuj en la socio ĝenerale ankoraŭ ne maturiĝis. En sia arta ludo ili malkovradis, kio efektive okazas kaj nome tiel ili “avancis la epokon”. Ne-artistoj ja ĉiam rigardas nuntempon tra okulvitroj de antaŭa epoko. Ĝeneralaj staboj ĉiam perfekte pretas venki en la pasinta milito.» Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] «Indus cetere pli detale esplori, kiel multaj plej karakteraj trajtoj de “aristokrato” de ĉiuj tempoj kaj popoloj kvazaŭ semoj donas amasajn burĝonojn. Strebo ekzemple fari ludon kaj sporton sia ĉefa okupo; per ĉiuj rimedoj — de higieno ĝis vestaro — dorloti sian propran korpon; lasi neniun romantikecon en rilatoj al la virinoj; kundividi libertempon kun la intelektuloj, interne malestimante ilin, kun plezuro fordonante por disŝirado al servistoj kaj ĝendarmoj; preferi reĝimon de absoluta povo al la demokratiaj diskutoj, ktp.» José Ortega y Gasset,La ribelo de la amasoj (1930) «Seriozeco aperas el profunda interna devigo, ludo ja estas ĝia ekstera esprimo, ĝia aspekto turnita al la konscio. Por eviti miskomprenon, necesas rimarkigi ke la afero estas ne en tio ke la homo deziras ludi, sed en tio ke li devas ludi; ni alfrontas ludantan agadon de lia fantazio, kaŭzitan de interna devigo, sen devigo flanke de eksteraj cirkonstancoj aŭ de la volo.» Carl Gustav Jung,Pri psikologio de trikstero «Se ludo elĉerpas sin mem, sen naski ion daŭran kaj vivan, do ĝi estis nenio alia kiel ludo; alikaze tio nomiĝas krea agado.» Carl Gustav Jung,Pri psikologio de trikstero Ludo, kiel vera kulturo, estas ne rimedo pro celo, ne utileca, sed homa agado meminda, ĝi estas la elfluo de ĝojo, lerteco kaj harmonio, . . . ĉar ni sekrete scias nian parencecon kun vivo kaj esto-stato preter ĉiaj klopodoj kaj malĝojoj de l’ĉiutagaĵo; la persono, kiu ludas, aŭ dancas, apenaŭ sciante kial li tion faras, partoprenas la dancon de l’plena kreitaro. Aŭtoro Maria BOULDING, angla monaĥino. Dum leporo okupiĝas pri ludo, sian celon atingas testudo. Aŭtoro: Morteza Mirbaghian Junulo lernas de studo, infano lernas de ludo. Aŭtoro: Morteza Mirbaghian Vivu la vivon kun ludo,malrapide kiel testudo. Aŭtoro:Morteza Mirbaghian Elŝutita el "https://eo.wikiquote.org/w/index.php?title=Ludo&oldid=51412" Kategorioj: Ludoj Temoj Kulturo Kaŝitaj kategorioj: Artikoloj kun ŝablono por temo Artikoloj kun dosiero Artikoloj kun ligilo al Vikipedio Artikoloj kun ligilo al Komunejo Artikoloj kun ligilo al Vikivortaro Ĉi tiu paĝo estis lastafoje redaktita je 05:19, 30 sep. 2025. La teksto disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Neadaptita; eble aldonaj kondiĉoj aplikeblas. Vidu la uzkondiĉojn por detaloj. Regularo pri respekto de la privateco Pri Vikicitaro Malgarantioj Juraj & sekurecaj kontaktoj Code of Conduct Programistoj Statistikoj Deklaro pri kuketoj Poŝtelefona vido Serĉi Serĉi Ŝaltu la enhavtabelon Ludo 22 lingvoj Aldoni temon