Tianjin: Monde unua saĝa kaj nul-karbon-ellasa doko - esperanto.china.org.cn
Tianjin: Monde unua saĝa kaj nul-karbon-ellasa doko - esperanto.china.org.cn Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio Novaĵoj> Tianjin: Monde unua saĝa kaj nul-karbon-ellasa doko 2…
Tianjin: Monde unua saĝa kaj nul-karbon-ellasa doko - esperanto.china.org.cn Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio Novaĵoj> Tianjin: Monde unua saĝa kaj nul-karbon-ellasa doko 2023-08-01 视频播放位置 下载安装Flash播放器 Kiel la unua saĝa doko sen karbon-ellaso, Tianjin-a haveno havas la sistemon kun ŝarĝ- kaj malŝarĝa ekipaĵo, horizontal-transporta ekipaĵo kaj produktad-helpa ekipaĵo funkciigitaj per elektro, kaj kun 100% energikonsumo el "lum-vent-energistoko". Tianjin-a haveno plene prenas la energirimedojn de vento kaj suno ĉe la haveno, kaj konstruis distribuitajn fotovoltaajn kaj ventoenergiajn projektojn. Nun, la instalita kapacito de ventoenergio kaj fotovoltaa elektroproduktado jam atingis 42.55 MW, kaj la jara verda elektroproduktado estas je ĉirkaŭ 90 milionoj da kilovathoroj; la jara karbon-ellaso povas esti reduktita je ĉirkaŭ 75 000 tunoj. Samtempe, la haveno uzas la teknikon por monitoradi energion, kio reduktas la elektrokonsumon je 17% kompare kun tiu de ordinaraj aŭtomataj dokoj, ĝi estas la unua "nul-karbon-ellasa" kadre de kaj produktado kaj konsumado de elektro. La teknikoj kiel 5G kaj grandaj datumaroj multe pli efikas sur la laboroj sur la doko. Tie vere realiĝis AI-bazita horizontala transporta administrado, super-L4 senŝofora veturado, "5G + Beidou" integra sistemo kaj tiel plu, kun ĉiuflanka integriĝo de nula karbon-ellaso dum la tuta procezo. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat (C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro) Retpoŝto: [email protected] Telefono: +86-10-68995930, 68327167 Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio zc