Qortora · Search · Indexed page

www.espero.com.cnFetched 2026-08-13T22:28:00Z

Legu Kaj Ridu

Legu Kaj Ridu Unua-pagho >> Legu kaj Ridu Humurajhoj 1. 2. 3. 4. 5. 6. 7. 8. 9. 10. 11. 12. Komandanto Gerilano rakontas al geknaboj pri batalo. Li demandis 12-jaran knabon: "Se vi estus komandanto de gerila tachmento, kion via tachmento devus fari por ke la malamikoj ne uzu ferv…

Open original source · Full cached text

Legu Kaj Ridu Unua-pagho >> Legu kaj Ridu Humurajhoj 1. 2. 3. 4. 5. 6. 7. 8. 9. 10. 11. 12. Komandanto Gerilano rakontas al geknaboj pri batalo. Li demandis 12-jaran knabon: "Se vi estus komandanto de gerila tachmento, kion via tachmento devus fari por ke la malamikoj ne uzu fervojon?" La knabo starighis kaj laute respondis: "Tuj okupu la biletejon kaj ekstermu chiujn biletojn!" Forta azeno Aragon rajdis sur sia amata azeno al urbo. Survoje lia amiko renkontis lin kaj petis lin sidighi en sian automobilon kaj sekvigis la azenon post la automobilo. Komence la automobilo kuris 30 km hore kaj poste 60 km hore. La amiko maltrankvilighis: "Mi timas, ke la azeno ne eltenos tion, char ghia lango elshovighis." "Kien?" "Maldekstren." "Rigardu, ghi preterkuros nin." Por nuligi trafikajn akcidentojn Edzino interese legis en jhurnalo: "Char pli kaj pli multe da virinoj preferas mallongajn jupojn kaj laborkostumon, tial duonighis la trafikaj akcidentoj." Tiam la edzo, kiu absorbighis en televido, demandis: "Kial oni ne nuligos la trafikajn akcidentojn?" Kuragho kaj singardemo Post vespermangho Tom kaj lia edzino interparolis sidante en sofo. "Mia kara. Kio estas la diferenco inter kuragho kaj singardo?" demandis la edzino. Tom pensis momenton kaj diris: "Mi tion klarigu al vi per ekzemplo. Oni prenas manghajhon en restoracio, sed ne donas trinkmonon. Tio estas kuragho." "Jes, mi komprenas. Kio do estas singardemo?" "Se oni prenos alian restoracion por fari la samon en la sekvanta tago, tio estas singardo." Respondo al ordono de la edzo Du oficistoj babilis en kabineto. Unu diris al la alia: "Hierau mi kverelis kun la edzino. Fine mi ordonis al shi genuighi por peti mian pardonon." "Kion do shi diris?" "Shi ordonis al mi elrampi el sub la lito." Pro telefono Oni trovis, ke la oreloj de Ma Wen estas plene bandaghitaj. Oni do demandis, kio okazis al li. "Hierau vespere, kiam mi ghuis televidan programon, mia edzino gladis veston apud mi. En shia foresto eksonoris telefono. Rigardante la televidon, mi levis la varmegan gladilon anstatau audilo kaj..." "Kio okazis che la alia orelo?" kun scivolemo demandis lia kolego. "Mi ne atendis, ke kiam mi demetis la audilon, ghi sonadis denove." Li deziras pli John revenis hejmen de lernejo kun shvelighintaj okulkavoj. La patrino demandis pri tio. Li respondis: "Mi ricevis tion pro batalo kun Bill." La patrino diris: "Morgau donu al li pecon da torto kaj petu de li pardonon." En la sekvanta tago John revenis kun pli shvelighintaj okulkavoj. "Ho, mia dio! Kiu faris tion?" "Bill. Li deziras pli da torto." Parlamentano Tri kirurgoj fanfaronis chiu pri sia perfekta medicina arto. La unua diris: "Mi rekunigis rompitan brakon. Nun li estas unu el la plej eminentaj basbalistoj en nia lando." La alia diris: "Tio estas ne grava. Mi rekunigis frakturitan gambon kaj nun li estas unu el la plej eminentaj kuristoj en la mondo." La lasta diris: "Mi ja rehavigis rideton al malsaghulo kaj nun li estas parlamentano." Altefika kosmetiko Virino demandis mezaghan mastron de butiko, montrante kosmetikon sur vendotablo. "Kiun efikon ghi havas?" La mastro venigis junan vendistinon kaj diris: "Panjo, montru al shi vian hauton!" Hazardludo Kvar sinjoroj volis hazardludon. Antau komenco de la ludo ili diris al John: "Eldomighu kaj rigardu, chu estas policanoj ekstere?" John revenis post 10 minutoj anhele: "Tie ne estas policano, tial mi venigis unu el la policejo." Toreisto Toreisto drinkadis. Oni admonis, ke li ne tro drinku. Tamen por fanfaronado li drinkis ghis plena ebriigho. Post tio li hastis al ludkampo de toreado. Tie kushis tauro. La toreisto tuj kaptis ghiajn kornojn kaj intense luktis kun ghi. Fine la tauro forkuris. La toreisto diris: "Mi ja drinkis iom multe. Se ne, mi fortirus la junulon de biciklo." Inteligenta mashino Gerilano rakontas al geknaboj pri batalo. Li demandis 12-jaran knabon: "Se vi estus komandanto de gerila tachmento, kion via tachmento devus fari por ke la malamikoj ne uzu fervojon?" La knabo starighis kaj laute respondis: "Tuj okupu la biletejon kaj ekstermu chiujn biletojn!" Kuracisto "Mi volas diri al vi malkashe, ke via malsano estas vere kaprompa por ni. Sed ne gravas. Ni certighos pri tio, kiam ni dissekcos vian kadavron," diris kuracisto al maljuna pacientino. En kuracejon venis avino kaj nepino. "Demetu vian veston," la kuracisto diris al la juna nepino. "Ho, ne, doktoro," respondis la maljunulino anstatau shia bela nepino, "la malsanulino estas mi." "Chu, vere? Do montru vian langon," diris la kuracisto al la maljuna pacientino. 1. 2. 3. 4. 5. 6. 7. 8. 9. 10. 11. 12.