Qortora · Search · Indexed page

espero.chinareports.org.cnFetched 2026-08-13T22:03:44Z

【E-radio】Hongkongo: Centjara Cheongsam renoviĝas laŭ tempopaso_esperanto.china.org.cn

【E-radio】Hongkongo: Centjara Cheongsam renoviĝas laŭ tempopaso_esperanto.china.org.cn Cheongsam renoviĝas laŭ tempopaso"> Ĉefpaĝo> E-Radio 【E-radio】Hongkongo: Centjara Cheongsam renoviĝas laŭ tempopaso BY:RafaeloJuly 1, 2022 Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de…

Open original source · Full cached text

【E-radio】Hongkongo: Centjara Cheongsam renoviĝas laŭ tempopaso_esperanto.china.org.cn Cheongsam renoviĝas laŭ tempopaso"> Ĉefpaĝo> E-Radio 【E-radio】Hongkongo: Centjara Cheongsam renoviĝas laŭ tempopaso BY:RafaeloJuly 1, 2022 Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno: – Monda Forumo de Kanalurboj okazis en Yangzhou – Inaŭgurita la 10-a Azi-Pacifika Traduka kaj Interpreta Forumo en Pekino – BRICS celas pavimi vojojn, ne konstrui murojn – Hongkongo: Centjara Cheongsam renoviĝas laŭ tempopaso La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn! – Monda Forumo de Kanalurboj okazis en Yangzhou La 27-an de junio okazis en la urbo Yangzhou de la provinco Jiangsu, orienta Ĉinio, la Monda Forumo de Kanalurboj, sub la temo “Protektado de Heredaĵoj kaj Daŭripova Disvolvado de Kanalurboj”. Multaj urboj tra la mondo estas famaj pro siaj kanaloj, kaj per la forumo ili celas interŝanĝi spertojn kaj antaŭenigi kunlaboron. – Inaŭgurita la 10-a Azi-Pacifika Traduka kaj Interpreta Forumo en Pekino En la 25-a de junio estis inaŭgurita en Pekino la 10-a Azi-Pacifika Traduka kaj Interpreta Forumo, kunokazigita de la Internacia Federacio de Tradukistoj kaj la Ĉina Asocio de Tradukistoj, kaj organizita de Pekina Universitato de Internaciaj Studoj. Ĝi celas provizi interŝanĝan kaj kunlaboran platformon por tradukaj kaj interpretaj rondoj en azi-pacifika regiono. – BRICS celas pavimi vojojn, ne konstrui murojn BRICS-landoj respondecas pri ĉirkaŭ kvarono de la monda ekonomio kaj pli ol 40% da la tutmonda loĝantaro. Tenante la disvolvajn atendojn de emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj, la kunlabor-mekanismo de BRICS ne celas kontraŭstari, nek superregi aŭ anstataŭi iun ajn. Male, ĝi rezistas la malvarm-militan pensmanieron kaj blokan kontraŭecon kaj injektas stabilecon en malkvietajn internaciajn rilatojn. – Hongkongo: Centjara Cheongsam renoviĝas laŭ tempopaso En junio 2021, la tekniko pri farado de hongkongaj Cheongsam kaj Kwan Kwa estis metitaj en la liston de ŝtatnivelaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio. La tekniko havas centjaran historion en Hongkongo.Post la mezo de la 1960-aj jaroj, pro disvolviĝo de industrie faritaj vestoj en Hongkongo, la metiarto por tradiciaj kostumoj malvigliĝis, nur kelkaj metiistoj persistis. Ili diris, ke la belo de tradicia metiarto estas neanstataŭigebla de maŝinoj, klasikaĵoj neniam velkas, kaj ili nur renoviĝas laŭ tempopaso. 【E-radio】Preskaŭ 13 000 novaj restaĵoj trovitaj en oferfosaĵoj de Sanxingdui_esperanto.china.org.cn Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn 【E-radio】Preskaŭ 13 000 novaj restaĵoj trovitaj en oferfosaĵoj de Sanxingdui_esperanto.china.org.cn Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat zc